Festaj kaj feriaj tagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Festa kaj feria tago)

Jen listo de festaj kaj feriaj tagoj tra la mondo, ordigitaj laŭ monatoj kaj laŭ sezonoj en norda hemisfero.

Listo de festaj kaj feriaj tagoj[redakti | redakti fonton]

Januaro[redakti | redakti fonton]

Februaro[redakti | redakti fonton]

  • novjartago laŭ la orienta luna kalendaro
    • Printempa festo, ĝenerale en Januaro kaj Februaro.
    • tio signifas venon de printempo kaj estas la plej grava festo por ĉinoj.
    • Ĉinio

Printempe[redakti | redakti fonton]

Marto[redakti | redakti fonton]

  • Martenico
    • de la 1-a de marto ĝis la reveno de migrantaj cikonioj
    • Oni plektas kvaston, la martenico, el ruĝaj kaj blankaj lanaj fadenoj, kaj postas ĝin sur la maldekstra brusto; ĝi estas simbolo de sano kaj bono; plej bona ĝi estas se ĝi estis donacita de amiko. Kiam la cikonioj revenis kun la printempo, oni metas ĝin sur fruktarbon por ke ĝi havu multajn fruktojn.
    • Bulgario, ankaŭ en Rumanio
  • Novruz
    • la 21-an de marto (ekvinokso)
    • Novjaro, dum 13 tagoj oni festas festenas familie (vidu Haft Ŝin), vizitas parencojn, kaj ekster manĝas en naturo, ankaŭ kutimo bruligi fajron super kiu ino saltas, estas feria tempo en la tuta lando tiam.
    • Irano, ankaŭ iranaj popoloj alie, ekzemple Kurdoj en Turkio.
  • Hina macuri
    • la 3-an de marto, pupofesto (?? hina matsuri)
    • Pupoj (?? ningyo) vestitaj de historiaj kimonoj estas prezentataj. Ĉi tiu festotago estas dediĉita al la knabinoj. Laŭ malnova kredo la pupoj transprenas malbonajn spiritojn kaj tiel protektas la posedantojn. La deveno de la festo estas nagashibina (???), tiun tagon oni enboatetigis paperajn figurojn sur la rivero, por ke ili forportu la malbonajn spiritojn. Tradicie je tio festo oni trinkas amazake (??, t.e. dolĉan senalkoholan sakeon).
    • Japanio

Aprilo[redakti | redakti fonton]

  • Holi
    • ???
    • Festo de printempo, oni priĵetas reciproke perruĝkolorita (kaj koloriga!) akvo.
    • Barato kaj ĉiuj Hindaj komunumoj tramonde

Majo[redakti | redakti fonton]

  • la tago de la infanoj
  • la tago de la liberigo kaj la paco
    • la 8-a de majo (la 9-an de majo en Rusio kaj aliaj eks-sovetuniaj landoj)
    • oni festas la liberigon de la faŝista diktaturo kaj la finon de la dua mondmilito en Eŭropo, ĉar fino de dua mondmilito okazis post malvenko de Japanio antaŭ Usono kaj Sovetunio.
  • la tago de patrinoj

Somere[redakti | redakti fonton]

Junio[redakti | redakti fonton]

  • la tago de patroj
  • Festo de Muziko
    • la 21-an de junio, precipe dumnokte
    • Tago kaj nokto dum kiuj oni celebras la muzikon en ĉiuj siaj formoj : ĉiu rajtas iri surstraten kaj ludi muzikilojn kaj kanti
    • Francio kie tiu festo iniciatiĝis en 1981, nun multaj landoj de Eŭropo

Julio[redakti | redakti fonton]

  • Sendependiĝa Tago (Usona nacia festo)
    • la 4-an de julio
    • memorigas pri la publikigo de la usona Deklaro de Sendependiĝo, subskribita de la anaro de la Kontinenta Kongreso (provizora parlamento de la usoniĝontaj kolonioj) en la jaro 1776
    • aparte rimarkinda estas la abunda dispafado de piroteknikaĵoj kaj aliaj eksplodiloj (kaj oficiale aranĝite kaj private, ofte kontraŭleĝe) je tiu tago
  • la 26-an de julio 1887 aperis en Rusia imperio la plej unua lernolibro pri Esperanto. (la unua lernollibro estis tajpita "por rusoj").

Aŭgusto[redakti | redakti fonton]

Septembro[redakti | redakti fonton]

  • Labortago
    • la unua dimanĉo de septembro
    • tago por festi la laboriston
    • Usono, Kanado

Aŭtune[redakti | redakti fonton]

Oktobro[redakti | redakti fonton]

Novembro[redakti | redakti fonton]

  • Divalio
    • 2-a ĝis 7a de Novembro
    • Festo de la lumoj, festo de la diino Lakŝmi, ankaŭ festo por la ĝajnoj (tie enmetu la nomo de la ĝajna festo: )
    • Barato kaj ĉiuj Hindaj komunumoj tramonde

Vintre[redakti | redakti fonton]

Decembro[redakti | redakti fonton]

  • Vintra solstico
    • En la norda hemisfero, inter la 20-a kaj 23-a de decembro
    • Tago de plej mallonga sunlumo, sed reekplilongiĝo de la tagoj, do festo de lumo en multaj kulturoj
    • Diversaj; la festo nomiĝas Julo en novpaganaj tradicioj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri festo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Aŭ festo, aŭ fasto. 
  • Citaĵo
     Festotaga laboro estas sen valoro. 
  • Citaĵo
     Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.