Festivalejo de Bayreuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la Richard-Wagner-festivalejo

La Richard-Wagner-festivalejofestivalejo de Bayreuthgermane Richard-Wagner-FestspielhausBayreuther Festspielhaus – estas opera festivalejo sur la "Verda Monteto" (Grüner Hügel) en la urbo Bayreuth (Germanio). Ĝi konstruiĝis inter la jaroj 1872 kaj 1875 gvide de Otto Brückwald laŭ konceptoj de Richard Wagner laŭ la stilo de romantika klasicismo. Kontraste al la plej multaj operejoj ĝi ne havas konstantan muzikistaron, kaj ĉiujare ekskluzive inter la 25-a de julio kaj la 28-a de aŭgusto uziĝas kadre de la festivalo de Bayreuth. Prezentiĝas ekskluzive la 10 ĉefaj operoj de la komponisto Richard Wagner – kun tre malmultaj esceptoj: Kadre de la festivalo la 9-a simfonio de Ludwig van Beethoven reprezentiĝis sub la dirigentoj Richard Strauss (1933), Wilhelm Furtwängler (1951, 1954), Paul Hindemith (1953), Karl Böhm (1963) kaj Christian Thielemann (2001), kaj okaze de la 100-jara mortotago de Franz Liszt, la bopatro de Richard Wagner, dum la jaro 1986 prezentiĝis ties Faŭsto-simfonio.

Ekde la jaro 1951 la festivalo de Bayreuth okazas ĉiujare kaj dum la kvin festivalaj semajnoj ampleksas 30 operajn prezentojn – 28 publikajn kaj 2 por elektita spektantaro. El muzika vidpunkto la festivalaj prezentoj – aparte rilate al la koruso kaj orkestro – konsideriĝas internacie elstaraj, al kio grave kontribuas ankaŭ la arkitektura kaj akustika aparteco de la festivalejo.

Mistika abismo[redakti | redakti fonton]

„Mistika abismo“ Richard Wagner nomis la distancon inter unua kaj dua antaŭscenejo, en kiu la sonkovrilo super la orkestrofosaĵo kaŝas por la spektantoj la nevideblan orkestron en la festivalejo de Bayreuth. Ĉi tiu orkestra kovrilo devis plifortigi la scenejan iluzion, malhelpante ĉian foratentigon de la scenejo kaj la „malagrablan ĝenon per la ĉiam sin entruda videbleco de la teknika aparato“[1]. La „idealeco“ de la sceno estu disigita de la „realeco“ de la publiko, por transigi la spektantojn „en la ekstazan staton de la klarvido“[2].

La ligna sonkovrilo konsistas el du partoj: horizontala sondiafragmo, instalita antaŭe ĉe la scenejorando kaj preskaŭ plene supersternante la orkestrofosaĵon de malantaŭe, kaj konkoforma vidodiafragmo inter orkestrofosaĵo kaj spektantejo, kiu reflektas antaŭen la sonon leviĝantan el la orkestrofosaĵo en direkto al la scenejo kaj malebligas rektan prisonadon de la spektantejo.

La maltipa kaj tutmonde unika orkestrofosaĵo kondukas terasforme sur ses ŝtupo malantaŭen malsupren ĝis sub la scenejon kaj estas por la publiko tute nevidebla. La orkestrestro sidas altigite, sed ankoraŭ sub la vidodiafragmo antaŭ la orkestro kaj estas la ununura persono en la festivalejo, kiu samtempe povas observi la scenejon kaj la orkestrofosaĵon. Kune kun la bonega akustiko de la domo rezultas el ĉi tiu nure pera prisonado de la spektantejo miksosono, kiu fakte malebligas la lokadon ne nur de unuopaj instrumentoj, sed de la tuta orkestro. Anstataŭe oni atingas orkestrosonon, kiu „ĉieeste“ disvastiĝas en la spaco.

La kovrita orkestrofosaĵo tamen havas ankaŭ plene praktikajn efikojn: ĉar la sono ankaŭ de la violono aparte de tio nur malrekte atingas la aŭskultanton, ĝia antaŭranga takso konsistas en tio, doni al la kantistoj muzikan apogon. Pro tio oni atentas ĝis nun en Bayreuth la sidaranĝon preskribitan de Wagner, kiu diferenciĝas de la kutima: la unuaj violonistoj, kiuj en la orkestro havas la ĉefan voĉon, ne sidas maldekstre kiel kutime, sed dekstre de la orkestrestro, por ke la sonmalfermaĵoj de iliaj instrumentoj (kaj ne tiuj de la duaj violonistoj) montras oblikven malantaŭen kaj per tio pli rekte direkton al la scenejo. La sidaranĝo de la arĉinstrumentistoj do estas male al la kutima sidaranĝo renversita, kio je la orkestrestroj ĝis nun regule kaŭzas konfuzon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard Wagner: Bayreuth (Das Bühnenfestspielhaus). En: la sama.: Gesammelte Schriften und Dichtungen. 4-a eldono. Röder, Lepsiko 1907, vol. 9, p. 336
  2. Richard Wagner: Bayreuth (Das Bühnenfestspielhaus). En: la sama: Gesammelte Schriften und Dichtungen. 4-a eldono. Röder, Lepsiko 1907, vol. 9, p. 338

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]