Festivalo de Cannes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La logoo de la festivalo

La Festivalo de Cannes estas prestiĝa internacia filmofestivalo. Ekde la jaro 1946 ĉiujare dum la tria semajno de majo en la franca urbo Cannes en ejo nomita Palais des Festivals et des Congrès.

Ĝi estas festivalo de kino kategorio "Al", akreditita de la filmproduktista asocio FIAPF, kune kun la festivaloj de Berlino, San Sebastián, Mar del Plata, Karlovy VaryVenecio inter aliaj.

Ĉar la festivalo ĝuas gravan atenton de diversaj amaskomunikiloj, ĝi estas ĉiujare vizitata de multaj famaj homoj de la filma industrio. Ĝi estas populara okazo por produktantoj montri novajn filmojn kaj provi vendi ilin al distribuantoj.

La plej prestiĝa premio kiun oni en Cannes disdonas estas la Ora Palmo por la plej bona filmo.

Historio

Komenco

Kiel ministro pri Nacia Edukado kaj Belartoj, Jean Zay iniciatis la festivalon de Cannes.

Kvankam la unua eldono de la festivalo ne okazas ĝis 1939, la originon eblas spuri komence de la 1930-aj jaroj.

Oni povas serĉi la radikojn de la aktuala festivalo en la Venecio de 1932, kie organiziĝis la unua internacia festivalo de kino. En tiu epoko la okazaĵo havis pli da rilato al naciismaj rivalecoj ol kun la filmoj mem. En la epoko tuj antaŭ la Dua Mondmilito, kaj en Venecio komencis elstari la filmaroj germana kaj itala. En 1938 ĉiuj atendis ke La Granda Iluzio de Jean Renoir gajnos la grandan premion en Venecio, sed la Coppa Mussolini estis gajnita samtempe de Olympia de Leni Riefenstahl kaj la itala filmo Luciano Serra pilota, de Goffredo Alessandrini. La francoj foriris ĉagrenite de la festivalo, same kiel la britaj kaj usonaj reprezentantoj, proteste pro la subita apero de la politiko en la arto.

Tuj, grupo de kritikistoj kaj francaj produktistoj renkontiĝis por peti al la franca registaro ke tiu pagu la elspezojn de internacia festivalo de kino en Francio, kie la filmoj povus konkurenci kaj esti viditaj teorie sen politikaj tendencoj nek politika subpremo. Neniu volis tiam malamikiĝi al Mussolini, sed la grupo fine sukcesis, kun membroj kiel Philippe Erlanger, ĉe la fronto de Action Artistique Française; Robert Favre Le Bret, la videbla vizaĝo de la festivalo dum 50 jaroj; kaj unu el la gepatroj de la inventado, Louis Lumière.

Oni elektis la urbon Cannes pro ties promeso konstrui sidejon je la nivelo de la okazaĵo.

Fine, la 1-an de septembro 1939 oni inaŭguris la Festivalon Internacian de la Filmo... nur por esti nuligita unu tagon poste pro la komenco de la Dua Mondmilito.

Unuaj eldonoj

Post la milito, en septembro de 1946 okazis la unua eldono de la festivalo. En 1948 kaj 1950 la festivalo ne okazis.

En la sekva jardeko la festivalo sukcesis fariĝi prestiĝa, kaj oni decidis transloki la okazaĵon de septembro al aprilo. Unuflanke, la festivaloj konkurantaj de Venecio kaj Berlino okazis monatojn antaŭe, kio igis ke Cannes perdis grandan parton de la premieroj. Aliflanke, la loka turisma industrio ne juĝis konvene okazigi tiel penigan okazaĵon kiam la sezono finiĝis kaj la homoj komencis foriri.

Post la translokado al la printempo, la festivalo altiris ankoraŭ pli la plej bonajn reĝisorojn. En la jaroj 1950-aj estis premiitaj homoj kiel Orson Welles, Luis Buñuel, Ingmar BergmanSatyajit Ray.

En 1954 okazis du ŝanĝoj kiuj modifis por ĉiam la bildon kiun la Festivalo donis al la mondo. Unue, la pariza artisto Suzanne Lazon proponis la palmon kiel motivon por la ĉefa premio. Jean Cocteau okupiĝis fari skizon de tio kio de la sekva jaro nomiĝos la Palme d’Or.

Bendo de la festivalo kun la Palme d'Or ambaŭflanke.

La dua granda ŝanĝo estis la eniro de la sensualismo kiel integriga parto de la bildo de la festivalo.

En 1968 ĝi estis nuligita pro tumulto en Parizo.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala festivala retejo greke "rakontoj de festivaloj: rememoroj pri Cannes en sonoj kaj bildoj" (same france kaj angle)