Festivalo de Salcburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plácido Domingo (di Luna), Anna Netrebko (Leonora), Francesco Meli (Manrico), Festivalo de Salcburgo 2014, Il trovatore de Giuseppe Verdi, akto 2a, sc. 2a

La Festivalo de Salcburgo estas tre alte taksata ĉiusomera plursemajna festivalo por operoj, koncertoj (precipe de klasika muziko) kaj teatraĵoj, okazanta en la aŭstra urbo Salcburgo (germane "Salzburg").

Historio

La Festivalo estis fondita en 1920 de la dramisto Hugo von Hofmannsthal, la reĝisoro Max Reinhardt kaj la komponisto Richard Strauss. Ilia ideo estis, fondi festivalon for de la metropoloj en la relative malgranda Salcburgo, kiu tamen estis fama pro ĝia baroka arkitekturo. En la unua jaro surceniĝis nur unu verko, nome la dramo "Jedermann" ("Ĉiu Ajn") de Hofmannsthal. Ĝi estis prezentita sur la placo antaŭ la katedralo. En la sekva jaro aldoniĝis koncertoj en diversaj lokoj, ek de 1922 ankaŭ operoj. Post la konstruado de propra Festivala Domo (1925 - 1927) la programo povis eĉ pli larĝiĝi.

Dum la nazia regado la festivalo preskaŭ tute perdis sian artan valoron. Multaj tradicie partoprenintaj artistoj (inter ili Max Reinhardt) devis fuĝi el Eŭropo, kaj la nazia kulturpolitiko malpermesis avangardajn prezentaĵojn. Ankaŭ la verkoj de Hofmannsthal estis malpermesataj, ĉar li havis judajn praulojn. Malgraŭ tio, en la unuaj jaroj de ilia regado la nazioj sukcese uzis la renomon de la festivalo kiel propagandilon.

Post la milito la festivalo estis reorganizita kun helpo de usonaj oficoj. Ĝi rapide regajnis sian renomon pro arte tre altkvalitaj sed samtempe avangardaj prezentaĵoj. Tio estis precipe la merito de la reĝisoro Fritz Schuh, kiu inter 1946 kaj 1970 konatigis multajn novajn operojn al la publiko.

Sub la gvido de Herbert von Karajan en la jaroj 1956 ĝis 1989 la Festivalo de Salcburgo famiĝis mondvaste. Estis la merito de Karajan, inviti la plej konatajn "stelulojn" de la klasika muziko al Salcburgo. Sed samtempe li malfavoris modernajn kaj eksperimentajn surscenigojn, tiel ke je la fino de la 1980aj jaroj la festivalo estis fariĝinta tre brila sed arte ne plu vere instiga. Precipe la teatron li preskaŭ tute malatentis.

Sub la gvido de Gerard Mortier (1990 - 2001) kaj Peter Ruzicka (2002 - 2006) la Festivalo de Salcburgo estis profunde renovigita. Ili aŭdacis, prezenti al la publiko pli eksperimentajn surcenigojn. Precipe Mortier ne timis, de tempo al tempo provoki la spektantaron per tre malkutimaj interpretoj. Per tio li interalie kapablis kapti la atenton de pli juna spektantaro.

Eksteraj ligiloj

La paĝaro de la Festivalo de Salcburgo (en la germana kaj la angla)