Festuca
|
|
||||||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Festuca ovina
|
||||||||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||
Festuca, komune konata kiel festuko[1], estas vegetala genro el Pooideae. La specioj estas plurjaraj herboj kun plataj aŭ enenvolviĝintaj folioj.
Enhavo |
[redakti] Priskribo
Festukoj havas florarojn kiel paniklojn, esceptokaze la paniklo estas spikoforma. Pluraj specioj prezentas paniklojn kun kun ĝemelaj neegalaj branĉetoj. La spiketo enhavas plurajn florojn. Glumoj estas pli mallongaj ol la spiketo. La fina floro estas sterila. La aliaj floroj estas duseksaj kun 3 stamenoj, 2 lodikloj kaj unu ovario kun du finaj plumaj stigmoj (ĉe la bromusoj, la stigmoj estas subfinaj). La glumoj estas karenaj. La eksteraj glumoj estas pli mallongaj ol la internaj. La eksteraj paleoj havas rondigan dorson (ĉe la pooj, la dorso esta karena). Kiam la eksteraj paleoj havas aristojn, ili situas fine aŭ malofte subfine. La festukoj havas membranajn ligulojn kelkfoje ege malvastajn. Kelkaj specioj havas ankaŭ Aŭriklojn. La semo enhavas bastoneton.
[redakti] Uzo
Festukoj estas uzataj kiel furaĝo (ekzemple Festuca rubra) aŭ por herbotapiŝo (ekzemple Festuca rubra).
[redakti] Ĉefaj specioj
[redakti] Eksteraj ligiloj
Les Festuca de la flore de France (Corse comprise) 1989 Michel Kerguélen kaj F. Plonka, Société botanique du Centre-Ouest, 368 pagoj. france
Tela botanica france
[redakti] Notoj kaj referencoj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri biologio |