Festuca

El Vikipedio
(Alidirektita el Festuko)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Festuca
Festuca ovina
Festuca ovina
Biologia klasado
Domajno: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomajno: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Trakeofitoj Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Komelinedoj Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideoj Pooideae
Tribo: Poeoj Poeae
Subtribo: Loliinae
Genro: Festuca
L., 1753
v  d  r
Information icon.svg


Festuca, komune konata kiel festuko[1], estas vegetala genro el Pooideae. La specioj estas plurjaraj herboj kun plataj aŭ enenvolviĝintaj folioj.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Festukoj havas florarojn kiel paniklojn, esceptokaze la paniklo estas spikoforma. Pluraj specioj prezentas paniklojn kun kun ĝemelaj neegalaj branĉetoj. La spiketo enhavas plurajn florojn. Glumoj estas pli mallongaj ol la spiketo. La fina floro estas sterila. La aliaj floroj estas duseksaj kun 3 stamenoj, 2 lodikloj kaj unu ovario kun du finaj plumaj stigmoj (ĉe la bromusoj, la stigmoj estas subfinaj). La glumoj estas karenaj. La eksteraj glumoj estas pli mallongaj ol la internaj. La eksteraj paleoj havas rondigan dorson (ĉe la pooj, la dorso esta karena). Kiam la eksteraj paleoj havas aristojn, ili situas fine aŭ malofte subfine. La festukoj havas membranajn ligulojn kelkfoje ege malvastajn. Kelkaj specioj havas ankaŭ Aŭriklojn. La semo enhavas bastoneton.

Uzo [redakti]

Festukoj estas uzataj kiel furaĝo (ekzemple Festuca rubra) aŭ por herbotapiŝo (ekzemple Festuca rubra).

Ĉefaj specioj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Les Festuca de la flore de France (Corse comprise) 1989 Michel Kerguélen kaj F. Plonka, Société botanique du Centre-Ouest, 368 pagoj. france
Ekstera ligilo    Tela botanica france
Ekstera ligilo    Овсяница на сайте Плантариум ruse

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. PIV 2005
Portalo pri biologio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri biologio