Fethke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fratoj Stefan, Jan kaj Edmund Fethke, infanoj de germana kuracisto kaj de pola nobelino, ĉiuj naskiĝis kaj pasigis sian infanaĝon en Oppeln, ĝis 1945 parto de la Germana Regno, kaj tie en 1919 esperantistiĝis. Ekde 1921 ili loĝis en Bydgoszcz, Pollando kaj aktive partoprenis la movadon. Ili verkadis ofte kune kaj eldonis en la pola lingvo 500 vortojn de l' lingvo Esperanto. Ili organizis la vojaĝojn kaj prelegojn de la Esperantisto Kola Ajayi. La meza, Jan, estas konata verkisto, uzanta la pseŭdonimon Jean Forge.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]