Fetiĉismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Fetiĉo
Charles de Brosses (1709-1777) novenkondukis la esprimon «fetiĉismo» ĉirkaŭ 1760.

Fetiĉismo estas la praktiko religie aŭ kvazaŭreligie ekstaziĝi antaŭ ia konkretaĵo, ĉu minerala, vegetaĵabesta, ĉu natura aŭ artefarita kaj honori ĝin laŭ diversaj manieroj. Tiu konkretaĵo, tiel nomata fetiĉo, tiam alprenas pli ampleksan gravecon ol ĝia nura fizika formo je la okuloj de la honoranto, kaj povas fariĝi kultinda.

La esprimon «fetiĉo» eltrovis portugaloj kiam ili koloniis Afrikon kaj ekkontaktiĝis kun gentoj kiuj kutimis kulti fetiĉojn. Feitiço[1] en la portugala signifis la signifon «artefaritaĵo» aŭ «magiaĵo» kaj devenas de la latina facticius, «fato» aŭ «destino». Tial, oni povas ankaŭ subkompreni la esprimon laŭ ĝia originala senco kiel io entute artefabrikita, kaj eĉ falsigita firezulto de artifikulo. Tiu pejorativa senco, kiun la esprimo iompostiome perdis, ebligas supozi ke la portugalaj kreintoj estis tre racionalaj, kontraŭsupersticaj kaj principe malfavoraj al tiaj praktikoj kaj tradiciaj kutimoj.

Franca politikisto, akademiisto kaj verkisto Charles de Brosses faris ismon el ĝi inter 1756 kaj 1760. «Fetiĉismo» estis tiam neologismo kies senco estis precipe spiriteca kaj etnologia. Ĝi estis vice uzata en tiaj diversaj fakoj kiaj antropologio, filozofio, politeologio (teologio de politeistaj socioj) kaj poste ĝi akiris pli larĝan signifon en komerco, seksologio, psikoanalizo, studo pri parafilioj kaj freŝdate en belartoj kaj modo.

Spiritece

Totemoj en koreio

Ĉe anismistaj socioj kaj pli larĝe ĉe politeistaj, oni povas atribui dian aŭ sanktan econ al objekto kiu do fariĝas simbolo kaj personiĝado de la kultindaĵo. Oni povas kulti naturajn elementojn: interalie rivero, arbo, planto, besto, osto, sango, ungego, plumo, fajro kiun oni klopodas ne estingi dum longa tempodaŭro, kelkfoje dum jaroj, por ke vivtenu kaj plifortiĝu la spiriton kiun la fajro entenas. Kiam oni provas alvoki transmondajn fortojn pere de fetiĉoj, por ekzemple liberiĝi de malsano, tio havas karakterizaĵojn de ŝamanismo. Kiam fetiĉo kiel amuleto, talismano aŭ alispecaj pendaĵoj estas portataj ĉehaŭte, ĉar ĝi estas konsiderata alporti fortunon aŭ protekti kontraŭ misfortunon, tio havas karakterizaĵojn de superstiĉo. Kiam oni kultas bestonplanton kiel fetiĉo ĉar ĝi reprezentas praulon, tio havas karakterizaĵojn de totemismo.

Ekzistis kaj daŭre ekzistas (malgraŭ progresado de materialismo, alkondukata de okcidentaj socioj), multajn formojn de spirita fetiĉismo tutmonde, depende de la kulturo, la klimato kie ĝi disvolviĝas. Tiom en Siberio (vidu burkanismo) aŭ sud-orienta Azio kiom en okcidenta Afriko (vidu vuduo) aŭ Ameriko (vidu ŝamanismo) kaj Oceanio (interalie vidu indiĝenaj aŭstralianoj aŭ ankaŭ, eble, moaoj de paskinsulo), ĉie troviĝas spurojn aŭ aktualajn pruvojn de fetiĉistaj ritoj.

Sed spirita fetiĉismo ne estas nepre ekskluzive observata ĉe politeistaj kulturoj.

Citaĵo
 Estas certa, ke ĉiuj religioj tanĝas fetiĉismon, kaj kelkaj el ili alkondukas al ĝi 
— Alfred Binet, [2]

Tiel, Alfred Binet analizas ikonoklastaj krizoj en monoteistaj religioj, kiaj rompado far iuj kristanoj de la ikonostazoj en ortodoksa eklezio, kiu neniam forlasis ikonojn, aŭ malstarigo far talibanoj de la grandegaj Budhoj el Bamjan, en Afganio.

Referencoj

  1. El franclingva libreto Que sais-je? de Assoun isbn 2130530435
  2. «il est certain que toutes les religions côtoient le fétichisme, et quelques-unes y aboutissent.»