Feurs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Feurs (stacidomo).
Feurs
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 42094 [+]
Poŝtkodo 42110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 338  (2021) [+]
Loĝdenso 342 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 44′ N, 4° 14′ O (mapo)45.7408333333334.2258333333333Koordinatoj: 45° 44′ N, 4° 14′ O (mapo) [+]
Alto 366 m [+]
Areo 24,39 km² (2 439 ha) [+]
Horzono Centreŭropa Somera Tempo [+]
Feurs (Loire)
Feurs (Loire)
DEC
Feurs
Feurs
Situo de Feurs
Feurs (Francio)
Feurs (Francio)
DEC
Feurs
Feurs
Situo de Feurs

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Feurs [+]
vdr

La urbo Feurs apartenas al la departemento Loire de Francio. Ĝi situas en la centro de la regioneto Forez, 40 kilometrojn norde de Saint-Etienne. La riverego Luaro pasas je la okcidenta flanko de la urbo.

Komence de la jaro 2014 Feurs havis 7 997 loĝantojn.

La urbo Feurs ĉiam estis transirejo. Ĝi jam estis urbo dum la gallo-romana periodo, nomita Forum Segusiavorum pro la ĉeestanto de la gaŭla popolo Segusiavoj. En la jaro 1534, Feurs alligis sin, kun la regioneto le Forez, al la franca reĝolando. Dum la renesanco, la urbo disvolviĝis kvankam ĝi estis ĉirkaŭstreĉita en ĝiaj remparoj. La ekonomia evoluo de la urbo estis ankaŭ limigita, je ĝia okcidenta parto, pro la neekzisto de ponto super la riverego Luaro. Dum la franca revolucio de 1789, Feurs multe aktiviĝis kaj unu gilotino funkciis en la urbo. Feurs fariĝis la unua administra ĉefcentro de la departemento Loire de la jaro 1790 ĝis la jaro 1795. En la 19-a jarcento, la konstruado de la ponto super la riverego Luaro kaj la disvolviĝo de la fervojo faciligis la prosperon de la urbo. Multaj industrioj estis kreitaj en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj: interalie agronutraĵaj uzinoj, mekanikaj fabrikoj, metalfabriko kaj kartonfabriko.

La urbo enhavas ĉevalkurejon.

Ĝi posedas interesan muzeon: le musée d'Assier.


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Urbocentro de Feurs