Fiŝaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fiŝaglo
Nordamerika fiŝaglo pretiĝas kapti ĉasaĵon
Nordamerika fiŝaglo pretiĝas kapti ĉasaĵon
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Pandionedoj Pandionidae
Genro: Pandiono Pandion
Savigny, 1809
Specio: P. haliaetus
Pandion haliaetus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Fiŝaglopandiono (Pandion haliaetus) estas dumtaga rabobirdo fiŝomanĝanta de la ordo de Falkoformaj kaj unika specio de la familio de Pandionedoj. Ĝi estas granda rabobirdo, kiu estas ĝis 60 cm longa kun enverguro de ĝis 2 m. Ĝi estas malhelbruna en supraj partoj kaj hegemonie grizeca en kapo kaj subaj partoj, kun nigra okulareo kaj flugiloj.

Ĝi toleras ampleksan varion de vivejoj, nestas ĉe iu ajn loko ĉe akvo kaj vivas ĉie, kie estas kvietaj kaj travideblaj akvoj: maroj, lagoj, riveroj, kun fiŝoj sufiĉe grandaj. Tie la fiŝaglo serĉas siajn predojn. Ĝi manĝas preskaŭ ekskluzive nur fiŝojn, de kio devenas la komuna nomo. Ĝi evoluis specialajn fizikajn karakterojn kaj montras unikan kutimaron ĉe ĉasado kaj kaptado de predoj. Kiel rezulto de tiuj unikaj karakteroj, ĝi estas situa en sia propra taksonomia genro, Pandion kaj familio, Pandionedoj. Oni agnoskas kutime kvar subspeciojn. Spite sia emo nesti ĉe akvo, la Fiŝaglo ne estas maraglo.

La fiŝaglo troviĝas en ĉiuj kontinentoj krom Antarkto. En Sudameriko ĝi tamen ne nestas, sed Nordamerikaj birdoj migras tien por travintri.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La fiŝaglo estis unu el multaj specioj priskribitaj de Carolus Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae, kaj tie estis nomita Falco haliaeetus.[1] La genro, Pandion, estas la unika membro de la familio de Pandionedoj, kaj enhavas tiun unikan specion (P. haliaetus). La genro Pandion estis priskribita de la franca zoologo Marie Jules César Savigny en 1809, kaj ties nomo estis prenita el la mita greka reĝo, Pandiono.[2][3][4]

La fiŝaglo diferencas en kelkaj aspektoj el aliaj dumtagaj rabobirdoj. Ties piedoj estas samlongaj, ties tarsoj estas retecaj, kaj ties kalkanumoj estas rondoformaj, pli ol sulkaj. La Fiŝaglo kaj la Gufoj estas la ununuraj rabobirdoj kies ekstera fingro estas invertebla, permesante ilin grasp sian predon per du fingroj antaŭen kaj per aliaj du malantaŭen. Tio precize helas por tenkapti glitajn fiŝojn.[5] Ĝi ĉiam prezentis ioman enigmon al taksonomiistoj, sed ĉi tie estas traktata kiel la unika vivanta membro de la familio Pandionedoj, kaj la familio estas listata en sia tradicia loko kiel parto de la ordo de Falkoformaj. Aliaj skemoj situigas ĝin kun la akcipitroj kaj agloj en la familio Akcipitredoj —kiu povas esti konsiderata kiel formanta la kernon de la ordo Akcipitroformaj aŭ kunigita kun la Falkedoj en la ordon de Falkoformaj. La taksonomio de Sibley-Ahlquist situigis ĝin kun la aliaj dumtagaj rabobirdoj en ege pligrandigita ordo de Cikonioformaj, sed tio rezultas en nenatura parafiletika klasigo.[6]

Klasigo[redakti | redakti fonton]

La Aŭstralazia subspecio estas la plej distinga.

La fiŝaglo estas nekutima je tio ke ĝi estas ununura vivanta specio kiu loĝas preskaŭ tutmonde. Eĉ la malmultaj subspecioj estas ne senerare separeblaj. Estas kvar ĝenerale agnoskataj subspecioj, kvankam la diferencoj estas malgrandaj, kaj SITI listigas nur la unuaj du.[2]

Fosilioj[redakti | redakti fonton]

Montrante kontrastajn kolorojn

Estis du formortintaj specioj nome el fosilia informo.[9] Pandion homalopteron ricevis nomon de Stuart L. Warter en 1976 el fosilioj de meza Mioceno, kaj epoko Barstoviano, trovitaj en maraj kuŝejoj en la suda parto de la usona subŝtato de Kalifornio. La dua specio nomata Pandion lovensis, estis priskribita en 1985 de Jonathan J. Becker el fosilioj trovitaj en la usona subŝtato de Florido kaj date el la fino de la epoko Klarendoniano kaj eble reprezentante separatan stirpon el tiu de P. homalopteron kaj P. haliaetus. Oni trovis nombrojn el fosiliaj ungoj el kuŝejoj de la Plioceno kaj de la Pleistoceno en Florido kaj Suda Karolino, Usono. La plej malnovaj fosilioj agnoskataj de la familio de Pandionedoj estis trovitaj el la epoko de Oligoceno en Jebel Qatrani, de Fajum, Egiptio. Tamen ili ne estas sufiĉe kompletaj por atribui ĝin al specifa genro.[10] Alia fosilia ungo de Pandionedoj estis trovita el kuŝejoj de la komenco de la Oligoceno en la baseno de Majenco, Germanio, kaj estis priskribita en 2006 de Gerald Mayr.[11]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La genra nomo Pandion estas laŭ la mita greka reĝo Pandiono de Ateno kaj avo de Tezeo, kiu estis transformata en aglo.[12] La specia epiteto haliaetus devenas el la greka ἁλιάετος "maraglo".[13]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi grandas 50-57 cm, la dorsa flanko estas malhela, la ventra flanko estas pure blanka. Sur ĝia brusto videblas malforta horizontala strio. Ĝia kapo estas blanka, la traokula srtio estas nigra, sur ĝia kolnuko videblas mallongaj plilongiĝintaj plumoj. Ĝia flugilo estas longa, svelta. Suba parto de la flugilo estas blanka, kun etaj nigraj makuloj. Sur la vosto videblas krucaj strioj.

Gnome-speakernotes.svg
Pandion haliaetus

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
Kalifornia birdo kun malgrandaj eroj de fiŝaj internaĵoj ĉebeke
Flugante kun fiŝo en Teksaso, Usono
Tutmonda distribuado
Paro ĉe nesto en homfarita strukturo en Oregono.

La Fiŝaglo estas 0.9–2.1 kg peza kaj 50–66 cm longa kun enverguro de 127–180 cm.[14] La supraj partoj estas tre brile brunaj, kun blanka brusto foje strieca je bruno, kaj la subaj partoj estas tutblankaj. La kapo estas blanka kun malhela okulmaskstrio, kiu atingas la kolflankojn.[15] La irisoj estas flavecaj al brunaj, kaj la travideblaj niktitantaj membranoj estas palbluaj. La beko estas nigra, kun blueca vaksaĵo, kaj la piedoj estas blankaj kun nigraj ungoj.[5] La mallonga vosto kaj longaj, mallarĝaj flugiloj kun kvar longaj, fingrecaj plumoj, kaj pli mallonga kvina, havigas tre distingan aspektoon.[16] Pli precize estas nigra makulo en kubutoj tre kontrasta kun la tre blankaj triarangaj kaj suba korpo dum la flugilplumoj estas pli grizaj kun pli nigrecaj flugilpintoj.

Ambaŭ seksoj aspektas tre similaj, sed maskla plenkreskulo povas esti distingata el la ino pro sia pli svelta korpo kaj pli mallarĝaj flugiloj. La brustobendo de la masklo estas ankaŭ malpli markata ol tiu de la ino, aŭ eĉ forestas, kaj la subflugiloj de la masklo estas pli uniforme palaj. Estas malfacile certigi la sekson en reproduktanta paro, sed pli malfacile ĉe individuaj birdoj.[16]

La junuloj de Fiŝaglo povas esti identigataj pro sablokoloraj bordoj de la plumaro de la supraj partoj, sablokolora nuanco de subaj partoj, kaj striecaj plumoj en kapo. Dum printempo, strieco en subflugiloj kaj flugilplumoj estas pli bona indikilo de juna birdo, pro eluzaĵo en supraj partoj.[15]

Dumfluge la Fiŝaglo havas arkecajn flugilojn kaj falantajn "manojn", kio havigas mevecan aspekton.

La alvoko estas serio de akraj fajfoj, priskribitaj kiel ĉip, ĉipjiik, jiik. Kaze de ĝeno ĉe nesto, la alvoko estas frenezeca ĉiiriik! [17] Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Alvoko de Fiŝaglo" Alvoko de Fiŝaglo 

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

La Fiŝaglo havas tutmondan distribuadon kaj troviĝas en moderklimataj kaj tropikaj regionoj de ĉiuj kontinentoj escepte Antarkto. En Nordameriko ili reproduktiĝas el Alasko kaj Novtero suden al Golfa Marbordo kaj Florido, kaj vintras pli suden al suda Usono kaj al Argentinio.[18] Ĝi troviĝas somere tra Eŭropo norde al Skandinavio kaj Skotio, sed ne en Islando, kaj vintras en Nordafriko.[19] En Hispanio videblas dum migrado, sed kiel reprodukta birdospecio malaperis inter la 1960-aj jaroj kaj la 1980-aj jaroj, ĉefe pro troa okupado de marbordoj; lastatempe okazas klopodoj por reenmeto el birdoj breditaj en Germanio.[20]

En Aŭstralio ĝi estas ĉefe specio de loĝantaj birdoj kaj troviĝas makulece laŭlonge de la marbordo, kvankam ĝi estas nereproduktanta vizitanto en orienta Viktorio kaj Tasmanio.[21] Estas malpleno de 1000 km koresponda kun la marbordo de Nularba Ebenaĵo, inter ties plej okcidenta reproduktejo en Suda Aŭstralio kaj la plej proksima reproduktejo okcidente en Okcidenta Aŭstralio.[22] En la insuloj de Pacifiko troviĝas en la Bismarkoj, Salomonoj kaj Nov-Kaledonio, kaj oni trovis fosiliojn de plenkreskuloj kaj de junuloj en Tongo, kie ĝi estis probable forigita pro la alveno de homoj.[23] Eble ĝi iam loĝis ankaŭ en Vanuatuo kaj Fiĝio. Ĝi estas nekomuna al iom komuna vintra vizitanto en ĉiuj partoj de Suda Azio,[24] kaj Sudorienta Azio el Birmo al Hindoĉinio kaj suda Ĉinio, Indonezio, Malajzio kaj Filipinoj.[25]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Fiŝaglo ŝvebflugas super la akvo kaj ekvidinte fiŝon falegas en la akvon, per kruroj antaŭen. Ĝi kaptas la predojn per la ungegoj. Ĝi ripozas sur formortintaj arboj, rokoj, proksime al akvoj.

Quintana (Teksaso), Fiŝaglo kun fiŝo

Fiŝoj faras 99% de la dieto de la Fiŝaglo.[26] Ĝi tipe prenas fiŝojn pezajn 150–300 gm kaj ĉirkaŭ 25–35 cm longajn, sed la pezo povas gami el 50 al 2000 gm.

Ĝuste post kapti fiŝon en Usono

Fiŝagloj havas vidkapablon kiu estas bone adaptita al detekto de subakvaj objektoj el aero. Predo estas unuafoje vidata kiam la Fiŝaglo estas 10–40 m superakve, post kio la birdo ŝvebas iome kaj poste plonĝas kun la piedoj entaŭen akven.[27]

Fiŝaglo estas precize bone adaptata al tiu dieto, per inverteblaj eksteraj fingroj, akraj spikaĵoj en la subaĵo de la fingroj,[28] fermeblaj nastruoj por eviti akvon dum la plonĝoj, kaj malantaŭenaj skvamoj en kalkanumoj por helpi tenigon de ties predo.

Eventuale la Fiŝaglo povas predi rodulojn, kuniklojn, leporojn, amfibiojn, aliajn birdojn,[29] kaj malgrandajn reptiliojn.[30]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ĝi konstruas grandan neston sur arbo aŭ klifo de kie ĝi povas observi ĉirkaŭe. La ino kovas tri aŭ kvar ovojn dum kvin semajnoj.

La Fiŝaglo reproduktiĝas ĉe fluakvaj lagoj, kaj foje ĉe marbordaj akvejoj. Rokaj elstaraĵoj ĉe marbordo estas uzataj en la insulo Rottnest ĉe la marbordo de Okcidenta Aŭstralio, kie estas ĉirkaŭ 14 similaj nestolokoj el kiuj 5 al 7 estas uzataj ĉiujare. Multaj estas renovigitaj ĉiun sezonon, kaj kelkaj estis uzataj dum 70 jaroj. La nesto estas granda amaso de bastonetoj, seka ligno kaj algoj konstruita en arboforko, roka elstaraĵo, fostoj, artefaritaj platformoj aŭ ĉebordaj insuletoj.[26][31] Ĝenerale la Fiŝaglo atingas la seksan maturecon kaj ekreproduktiĝas ĉirkaŭ aĝo de tri al kvar jaroj, kvankam en kelkaj regionoj kun altaj densecoj de Fiŝagloj, kiaj la Golfeto Ĉesapeake en Usono ili povas ne komenci reproduktadon ĝis 5a al 7a jaro, kaj se estas kvanto de taŭgaj altaj strukturoj. Se ne estas nestolokoj disponeblaj, junaj Fiŝagloj povas esti devigataj prokrasti reproduktadon. Por faciligi tion, foje oni starigas fostojn taŭgajn por havigi taŭgajn nestolokojn.[32]

La platforma modelo disvolvigata de organizo Citizens United to Protect the Maurice River and Its Tributaries, Inc. iĝis la oficiala bildo de la subŝtato de Nov-Ĵerzejo, Usono. La planoj kaj materiala listo de tiu platformo, disponeblaj rete, estis uzataj de homoj el nombraj diferencaj geografiaj regionoj.[33]

Fiŝagloj kutime pariĝas porvive. Rare oni konstatis poliandrion.[34] La reprodukta sezono varias laŭ la latitudo; printempo (septembro–oktobro) en suda Aŭstralio, aprilo al julio en norda Aŭstralio kaj vintro (junio–aŭgusto) en suda Kvinslando.[31] Printempe la paro komencas kvinmonatan periodon de partnereco por zorgi siajn idojn. La ino demetas 2 al 4 ovojn post unu monato, kaj fidas en la grando de la nesto por konservi varmon. La ovoj estas blankecaj kun ruĝecbrunaj makuletoj kaj estas ĉirkaŭ 6.2 por 4.5 cm kaj pezas ĉirkaŭ 65 gm.[31] La ovoj estas kovataj dum ĉirkaŭ 5 semajnoj antaŭ eloviĝo.

Raso haliaetus plonĝe, kapte kaj aere kun predo en Kavala Naturrifuĝejo, Barato.

La eloviĝintaj idoj estas nur 50–60 gm pezaj, sed elnestiĝo okazas post 8–10 semajnoj. Studo en Kanguru-Insulo, Suda Aŭstralio, havis averaĝan tempon inter eloviĝo kaj elnestiĝo de 69 tagoj. La sama studo trovis averaĝon de 0.66 junuloj elnestiĝintaj jare por okupita teritorio, kaj 0.92 junuloj elnestiĝintaj jare por aktiva nesto. Ĉirkaŭ 22% de survivintaj junuloj ĉu restis en la insulo, aŭ revenis dum matureco por kuniĝi al la reprodukta populacio.[34] Kiam manĝo malabundas, la unuaj eloviĝintaj idoj estas plej certaj survivontaj. La tipa vivodaŭro estas 7–10 jaroj, kvankam rare individuoj povas vivi ĝis 20–25 jaroj. La plej aĝa eŭropa natura fiŝaglo konstatita vivis ĝis super 30 jaroj de aĝo. En Nordameriko gufoj kaj la Blankkapa maraglo (kaj eble aliaj agloj de komparebla grando) estas la ununuraj grandaj predantoj kaj de nestoj kaj de subplenkreskuloj.[30] Endoparazitaj trematodoj (Scaphanocephalus expansus kaj specioj de Neodiplostomum) estis konstatitaj en naturaj fiŝagloj.[35]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Migrado[redakti | redakti fonton]

Prepariĝante por pariĝo en nesto

Eŭropaj reproduktuloj vintras en Afriko.[36] Usonaj kaj kanadaj reproduktuloj vintras en Sudameriko, kvankam kelkaj restas en plej sudaj usonaj subŝtatoj kiaj Florido kaj Kalifornio.[37] Kelkaj fiŝagloj el Florido migras al Sudameriko.[38] Fiŝagloj de Aŭstralazio tendencas ne migri.

Studoj de svedaj fiŝagloj montris ke la inoj tendencas migri al Afriko pli frue ol maskloj. Pli da haltoj estas farataj dum sia aŭtuna migrado. La variado de tempo kaj daŭro en aŭtuno estis pli varia ol en printempo. Kvankam migrado estas farata ĉefe dumtage, ili foje flugas dum malhelaj horoj ĉefe por trapasi super akvo kaj kovras averaĝon de 260–280 km/tagoj kun maksimumo de 431 km/tago.[39] Eŭropaj birdoj povas ankaŭ vintri en Suda Azio, ekzemple Fiŝaglo ringita en Norvegio estis rekuperata en okcidenta Barato.[40]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Kun fiŝo

La Fiŝagloj havas grandan teritorion, kiu kovras 9,670,000 km2 nur en Afriko kaj Ameriko, kaj havas grandan tutmondan populacion ĉirkaŭkalkulata je 460,000 individuoj. Kvankam la tendenco de la tutmonda populacio ne estis kalkulata, tiu specio ŝajne ne alproksimiĝas al sojloj por populacimalpliiĝo fare de la IUCN Ruĝa Listo (tio estas, malpliiĝo je pli da 30% en dek jaroj aŭ tri generacioj), kaj pro tiuj tialoj, la specio estas taksata kiel Malplej Zorgiga.[41] Estas pruvo de regiona malpliiĝo en Suda Aŭstralio kie iamaj teritorioj en lokoj de la Golfo Spencer kaj laŭlonge de la suba rivero Murray estis malplenaj dum jardekoj.[22]

Fine de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a, la ĉefaj minacoj por la populacioj de Fiŝagloj estis ovokolektado kaj ĉasado de plenkreskuloj kun aliaj rabobirdoj,[30][42] sed la populacioj de Fiŝagloj draste malpliiĝis en multaj areoj de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj; tio ŝajne estis kaŭzata parte de la venenaj efikoj de insekticidoj kiaj DDT kontraŭ reproduktado.[43] La pesticido malhelpis la birdan metabolismon de la kalcio kio rezultis en fajnŝelaj, facile rompitaj aŭ nefekundaj ovoj.[18] Eble pro malpermeso de DDT en multaj landoj komence de la 1970-aj jaroj, kun malpliiĝo de la persekutado, la Fiŝagloj, same kiel aliaj tuŝitaj specioj de rabobirdoj, havis gravajn rekuperojn.[26] En Suda Aŭstralio, nestolokoj de la Duoninsulo Eyre kaj de Kanguru-Insulo estas vundeblaj al nekontrolita marborda disvolviĝo de distro kaj urbanizado.[22]

La Fiŝaglo estas la provinca birdo de Nova Skotio, Kanado.

Kulturaj detaloj[redakti | redakti fonton]

Junulo en homfarita nesto

Nisos, reĝo de Megara en greka mitologio, iĝis maraglo aŭ Fiŝaglo, por ataki sian filinon post kiam ŝi enamiĝis al Minoo, reĝo de Kreto.[44]

La romia verkisto Plinio la Maljuna informis, ke la patroj de Fiŝagloj devigas siajn gefilojn flugi al la suno kiel provo, kaj forigi tiujn kiuj malsukcesas.[45]

Alia malnova legendo pri tiu fiŝomanĝanta rabobirdo, devena el verkoj de Alberto la Granda kaj kolektita en la verko de Raphael Holinshed nome Chronicles, asertas ke ĝi havas unu retan piedon kaj unu ungan.[42][46]

Estis mezepoka kredo ke fiŝoj estis tiom hipnotigitaj de la Fiŝagloj ke ili turniĝas ventrosupren kiel kapitulaco,[42] kaj tio estas menciata de Shakespeare en Akto 4 Sceno 5 de Coriolanus:

I think he'll be to Rome
As is the osprey to the fish, who takes it
By sovereignty of nature.

(mi opinias, ke li estos al Romo, kiel fiŝaglo al fiŝo, kiu prenas ĝin pro naturpovo)

La irlanda poeto William Butler Yeats uzis grizan vagantan fiŝaglon kiel reprezento de doloro en The Wanderings of Oisin and Other Poems (1889).[45]

La Fiŝaglo estas pentrata kiel blanka aglo ĉe heraldiko,[46] kaj pli ĵuse iĝis simbolo de positiva respondo al naturo,[42] kaj aperis en pli da 50 poŝtmarkoj de diversaj landoj[47], estis uzata kiel marko por variaj produktoj, sportoteamoj (ekzemploj la Ospreys kiel teamo de rugbeo; la Missoula Osprey, teamo de basbalo; la Seattle Seahawks, teamo de Usona piedpilko; kaj la North Florida Ospreys) aŭ kiel maskoto (kiel por Geraldton skiteamo en Aŭstralio; la Universitato de Norda Florido; Salve Regina University; Wagner College; la Universitato de Norda Karolino ĉe Wilmington kaj la Richard Stockton College).[48][49]

Du diferencaj klasoj de vaporlokomotivo estis nomataj Osprey (fiŝaglo). Unu estis la LNER Class A4 4488 Unio de Sudafriko (iam nome Osprey). La alia estis LNER Peppercorn Class A1 60131 "Osprey".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., 91. "F. cera pedibusque caeruleis, corpore supra fusco subtus albo, capite albido" 
  2. 2,0 2,1 Pandion haliaetus . Alirita 2007-09-05.
  3. Graves, R (1955). "The Sons of Pandion." Greek Myths. London: Penguin. pp. 320–323. ISBN 0-14-001026-2.
  4. All about Ospreys, el Thisbe Nissen
  5. 5,0 5,1 (1980) The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds. New York, NY: Knopf, 644–646. ISBN 0394466519. 
  6. Salzman, Eric (December 1993). "Sibley's Classification of Birds", gazeto : Birding, volumo : 58, numero : 2, paĝoj : 91. COI:10.2307/2911426. Alirita 2007-09-05.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 (1993)Pandion haliaetus . Alirita 2007-09-06.
  8. (1998) A passion for Birds: American ornithology after Audubon. Princeton, NJ: Princeton University Press. ISBN 0691044023. 
  9. Avibase Pandion Konsultita la 2an de decembro 2010
  10. (1985) Avian Biology Vol. III (Chapter 2. The fossil record of birds). Academic Press. 
  11. (2006) "An osprey (Aves: Accipitridae: Pandioninae) from the early Oligocene of Germany", gazeto : Palaeobiodiversity and Palaeoenvironments, volumo : 86, numero : 1, paĝoj : 93–96. COI:10.1007/BF03043637
  12. (1955) "The Sons of Pandion", Greek Myths. London: Penguin, 320–323. ISBN 0-14-001026-2. 
  13. LSJ, s.v. ἁλιάετος
  14. Ferguson-Lees & Christie, Raptors of the World. Houghton Mifflin Company (2001), ISBN 978-0-618-12762-7
  15. 15,0 15,1 Osprey (1999). Alirita 2007-09-30.
  16. 16,0 16,1 (2008) The Raptors of Europe & the Middle East A Handbook of Field Identification. Princeton University Press, 21–25. ISBN 0856610984. 
  17. (1999) A Field Guide to the Birds. Houghton Mifflin Company, 136. ISBN 978-0395911761. 
  18. 18,0 18,1 Bull J, Farrand, J Jr. (1987). Audubon Society Field Guide to North American Birds:Eastern Region. New York: Alfred A. Knopf, 469. ISBN 0-394-41405-5. 
  19. Hume R. (2002). RSPB Birds of Britain and Europe. London: Dorling Kindersley, 89. ISBN 0-7513-1234-7. 
  20. El País, El águila pescadora remonta el vuelo en Andalucía (fiŝaglo flugas en Andaluzio), 17a de julio de 2012, http://sociedad.elpais.com/sociedad/2012/07/17/actualidad/1342533488_820136.html Konsultita la 17an de julio de 2012.
  21. Simpson K, Day N, Trusler P. (1993). Field Guide to the Birds of Australia (Simpson & Day). Ringwood, Victoria: Viking O'Neil, 66. ISBN 0-670-90478-3. 
  22. 22,0 22,1 22,2 Dennis, TE (2007). "Distribution and status of the Osprey (Pandion haliaetus) in South Australia", gazeto : Emu, volumo : 107, numero : 4, paĝoj : 294–299. COI:10.1071/MU07009 . ISSN 0158-4197
  23. Steadman D, (2006). Extinction and Biogeography in Tropical Pacific Birds, University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-77142-7
  24. Pamela C. Rasmussen & J. C. Anderton. (2005). Birds of South Asia. The Ripley Guide. Vols 1 & 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions.. 
  25. Strange M. (2000). A Photographic Guide to the Birds of Southeast Asia including the Philippines and Borneo. Singapore: Periplus, 70. ISBN 962-593-403-0. 
  26. 26,0 26,1 26,2 Evans DL (1982). "Status Reports on Twelve Raptors:Special Scientific Report Wildl. No. 238", gazeto :
  27. Poole, A. F., R. O. Bierregaard, and M. S. Martell. (2002). Osprey (Pandion haliaetus). In The Birds of North America, No. 683 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
  28. Clark, W. S. & B. K. Wheeler 1987. A field guide to Hawks of North America. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-36001-3
  29. Goenka, DN (1985). "The Osprey (Pandion haliaetus haliaetus) preying on a Gull", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 82, numero : 1, paĝoj : 193–194
  30. 30,0 30,1 30,2 ; Watkins PPandion haliaetus. Alirita 2008-01-03.
  31. 31,0 31,1 31,2 (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, 196. ISBN 0-646-42798-9. 
  32. Osprey. Alirita 2008-12-02.
  33. Platformaj planoj por Fiŝaglo
  34. 34,0 34,1 Dennis, TE (2007). "Reproductive activity in the Osprey (Pandion haliaetus) on Kangaroo Island, South Australia", gazeto : Emu, volumo : 107, numero : 4, paĝoj : 300–307. COI:10.1071/MU07010
  35. Hoffman, Glenn L. (1953). "Scaphanocephalus expansus (Crepl.), a Trematode of the Osprey, in North America", gazeto : The Journal of Parasitology, volumo : 39, numero : 5
  36. Mullarney, Killian; Svensson, Lars, Zetterstrom, Dan; Grant, Peter. (2001). Birds of Europe. Princeton University Press. 74–5 ISBN 0-691-05054-6
  37. Migration Strategies and Wintering Areas of North American Ospreys as Revealed by Satellite Telemetry (PDF). Newsletter Winter 2000. Alirita 2008-12-02.
  38. Martell, M.S.; Mcmillian, M.A., Solensky, M.J., Mealey, B.K. (2004). "Partial migration and wintering use of florida by ospreys", gazeto : Journal of Raptor Research, volumo : 38, numero : 1, paĝoj : 55–61
  39. Alerstam, T., Hake, M. & Kjellén, N. 2006. "Temporal and spatial patterns of repeated migratory journeys by ospreys" Animal Behaviour 71:555–566. (PDF)
  40. Mundkur,Taej (1988). "Recovery of a Norwegian ringed Osprey in Gujarat, India", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 85, numero : 1
  41. IUCN
  42. 42,0 42,1 42,2 42,3 (2005) Birds Britannica. London: Chatto & Windus, 136–141. ISBN 0-7011-6907-9. 
  43. Ames, P (1966). "DDT Residues in the eggs of the Osprey in the North-eastern United States and their relation to nesting success", gazeto : J. Appl. Ecol., volumo : 3, numero : (Supl.), paĝoj : 87–97. COI:10.2307/2401447
  44. Ovid, Metamorphoses 8.90
  45. 45,0 45,1 (1976) Dictionary of Symbols and Imagery. Amsterdam: North-Holland Publishing Company, 352. ISBN 0-7204-8021-3. 
  46. 46,0 46,1 (1992) Symbolic and Mythological Animals. London: Aquarian Press, 170. ISBN 1-85538-118-4. 
  47. Osprey. Birds of the World on Postage Stamps. Alirita 2008-01-01.
  48. http://www.unf.edu/ia/pr/marketing_and_publications/visualid/
  49. UNCW Facts. Alirita 2009-04-16.
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj