Fiŝista Bastiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monda heredaĵo de UNESKO

La Fiŝista Bastiono estas impona novromanika ornamika konstruaĵo en Budapeŝto, sur Monto Vár tute apud Matias-preĝejo. Ĝi kun la ĉirkaŭo apartenas al Monda Heredaĵo ekde 1987, tial ĝi estas unuaranga celo de turistoj ankaŭ tial, ĉar bela panoramo estas videbla al Pest kaj al Danubo.

Parto de la Fiŝista Bastiono

La bastiono estas 140 m-ojn longa. La turoj simbolizas tribestrojn de la hungaroj. Ekde la mezepoko tie etendiĝis muroj kaj bastionoj, sube estis loĝdomoj de fiŝistoj (ili defendis tiun parton), tial tiu parto nomiĝis bastiono de fiŝkaptistoj. En 1899 tiuj malnovaj muroj detruiĝis kaj tie la ornama konstruaĵo pretiĝis en 1905.

Fiŝista Bastiono, la plej alta turo estas la Matias-preĝejo
Fiŝista Bastiono, centre Matias-preĝejo, dekstre hotelo imitanta historion
Fiŝista Bastiono de Matias-preĝejo

Ŝtuparo ornama konstruiĝis de la montoflanko al Matias-preĝejo. La pli supra konstruaĵo-parto konsistas el koridoroj, turoj, bastionoj, ŝtuparoj. Apude diversaj skulptaĵoj troviĝas (la plej gravaj estas Stefano la 1-a (Hungario), Sankta Georgo kaj Johano Hunyadi). Parto de la konstruaĵo estas panorama restoracio, la plej elstaraj lokoj estas elvidejoj.