Fiŝkaptado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiŝistoj en Bangladeŝo
John George Brown: Waiting for a Bite, Central Park

Fiŝkaptado temas pri klopodo ĉasi fiŝojn kiel sporto aŭ kiel negoco, aŭ simple pro bezono manĝi. La vorton ankaŭ uzas por priparoli marbestkaptado kiam oni ĉasas aliajn marbestojn kiel marfruktoj, kapopieduloj kaj polpoj, testudoj, ranoj, kaj senvertebruloj. Por priparoli grandajn mamulojn kiel balenojn, oni ofte diras balenkapti.

Kiel sporto[redakti | redakti fonton]

Kiel sporto oni povas trovi multajn manierojn fiŝkapti kiel fiŝhokado kun kano kaj submara ĉasado.

Glacifiŝkaptado estas la praktiko por kapti fiŝojn per fiŝfadenoj kaj fiŝhokoj aŭ harpunoj tra malfermita truo en la glacio de frostita korpo de akvo. Glaci-fiŝkaptistoj povas fiŝkapti ĉu subĉiele aŭ en varma kaŝejo, el kiuj kelkaj disponas el literetoj kaj komfortaĵoj.

Kiel negoco[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komerca fiŝkaptado.

Kiel negoco la fiŝado estas pli antikva ol agrikulturo kaj nun iĝis kelkfoje vera industrio, de unu sola homo kun sia boato kaj reto ĝis dekoj da fabrikŝipoj kun moderna aparataro, fiŝkaptantaj kune, fiŝado estas la ĉefa okupo de miloj da homoj kaj fiŝoj reprezentas ĉirkaŭ 16% de la proteinoj manĝataj en la tuta mondo.

Birdoj ĉe fiŝoŝipo

Metodoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj metodoj estas:

  • Trenanta fiŝado
    • Trenante reton, sendube la plej uzata, tre danĝera ĉar kutime nocas la maran fundon, kaj ĉar oni ne povas elekti kian fiŝon kapti.
  • Multhoka ŝnuroMulthokado
    • Trenante ne reton sed ŝnuron kun pluraj hokoj.
  • Retlabirinto
    • Tre uzata en Kadizo kie oni nomas Almadraba por kaptado de tinusoj, temas pri veraj labirintoj fiksitaj sur la mara fundo de kie fiŝoj ne povas eliri.

Industrio[redakti | redakti fonton]

Laŭ FAO la ĉefaj industrioj en jaro 2000 estis Ĉinio, Peruo, Japanio, Usono, Ĉilio, Indonezio, Rusio, Barato, Tajlando, Norvegio kaj Islando. Ĉi tiuj landoj kaptis pli ol duono el tuta monda fiŝado, 90% estis mar-devena. Fiŝkapta ŝiparoFiŝkaptŝiparo estas agregaĵo de komercaj fiŝkaptŝipoj. La esprimo povas esti uzita de ĉiuj ŝipoj funkciigantaj for el preciza haveno, ĉiuj ŝipoj okupiĝintaj pri speciala speco de fiŝkaptado (kiel en la "tinuskaptista floto"), aŭ ĉiuj fiŝistŝipoj de lando aŭ regiono.

Malgraŭ la grandega nombro de fiŝaj specioj nur kelkdeko estas industrie kaptitaj, inter ili la plej gravaj estas haringo, merluĉo, sardino kaj tinuso.

Alternativo[redakti | redakti fonton]

Fiŝkaptado severe malplenigas la oceanojn, moderna alternativo kaj tre profitdona industrio estas fiŝkulturo, iom post iom pli grava, ĉefe bredado de specioj kiel salmo kaj truto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]