Fiŝoleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiŝoleo en kapsuloj

Fiŝoleo estas oleo produktata el fiŝo. Oni uzas ĝin por produktado de multaj artikloj kiel margarino, sunflora oleo, kosmetikaĵo, kolorigaĵo, industriaj kovraĵoj, ŝmiraĵoj, akvorezistaj materialoj, sapo, kandelo. Oni uzas ĝin ankaŭ en la fela tanado, gumoproduktado kaj produktado de necesaj kemiaĵoj por sintetika vakso. Oni produktas ĝin ĉefe el sardelo, haringo kaj sardinio.

Dum la produktado de fiŝa faruno, oni elpremas la oleon kaj akvon el la kuirita fiŝo kaj per centrifugo disigas ilin. Dum la deponado, oni ankoraŭfoje centrifugas la oleon por purigi ĝin.

En la fiŝoleo troviĝas multaj nesaturitaj lipidoj, kiuj malpliigas la kolesterol-nivelon de la sango kaj helpas eviti la algluiĝon de la superfluaj grasoj je la vejna interno.

La oleo el la fiŝa hepato (ekz. moruhepatoleo) estis grava A- kaj D-vitamin-fonto. Hodiaŭ oni produktas ilin pli malmultekoste industrie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]