Fernand Blangarin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fi-Blan-Go)
Fernand Blangarin
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1886 (1886-03-07)
en Parizo
Morto 29-an de septembro 1914 (1914-09-29) (28-jaraĝa)
en Châlons-en-Champagne
Mortokialo pafvundo
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistooficiro
vdr

Fernand BLANGARIN (pseŭdonimo: Fi-Blan-Go; 7-an de marto 188629-a de septembro 1914) estis franca esperantisto kaj suboficiro en armeo, aktiva gvidanto de la Laborista Esperanto-movado antaŭ la Unua Mondmilito.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis dimanĉe 7-an de marto 1886 en Parizo. Fondinto kaj gvidanto de la laborista asocio "Paco Libereco", kaj poste de "Liberiga Stelo". Redaktanto de Internacia Socia Revuo de 1907 ĝis 1909 kaj kunlaboranto al Le Travailleur Espérantiste. Li tradukis multajn broŝurojn eldonitajn de Paco-Libereco kaj estis Lingva Komitatano. Li partoprenis ruĝulajn kongresetojn en Ĝenevo kaj Kembriĝo.

Mobilizita tuj ĉe la militdeklaro, li pro militvundoj mortis "Por Francio", marde la 29-an de septembro 1914 en Châlons sur Marne (Marne), dum la fama "batalo ĉe Marno".

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]