Fiakro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fiakro

Fiakro estas luebla kaleŝo je dispono de publiko. Fiakro havas kvar radojn kaj estas tirata per du ĉevaloj. Ĝi povas transporti maksimume du personojn en fermita aŭ malfermita kaleŝo.

La tiaj lukaleŝoj stacionis en la 17-a jarcento (1662) antaŭ la hotelo « à Saint-Fiacre » en Parizo, en la strato St. Fiacre. De tie venas ties nomoj. En 1693 ili aperis ankau en Vieno. La numerigita kaleŝo anstataŭis la pli fruajn Janŝki-kaleŝojn. Ĉ. 1700 ekzistis en Vieno ĉ. 700, ĉ. 1860 - 1900 jam pli ol 1000 fiakroj. Hodiaŭ oni uzas ilin (agadas 54) en Vieno por livero de turistoj.

Ekde 1998 oni devas havi specialan ekzamenon por stiri fiakron en Vieno. En Vieno oni ordonis en 2004 (la 1-an de julio) uzi saketon (vindotukon) por kolekti la ĉevalan sterkon.

Fiakroj ekzistas ne nur en Vieno, sed ankaŭ en aliaj urboj de la iama aŭstra monarĥio (de Prago tra Budapeŝto ĝis Lemberg) kaj eĉ en Salzburg.


droŝko, veturilo.

motorfiakro


Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]