Fidel Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fidel Castro Ruz)
D-ro
Fidel Castro
Fidel Castro, 2003
Fidel Castro, 2003
Antaŭulo Osvaldo Dorticós Torrado
Sekvanto Raúl Castro
Persona informo
Fidel Alejandro Castro Ruz
Naskonomo Fidel Alejandro Castro Ruz
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1926 (1926-08-13)
en Birán, Holguín (provinco),  Kubo
Morto 25-an de novembro 2016 (2016-11-25) (90-jaraĝa)
en Havano,  Kubo
Tombo Santa Ifigenia Cemetery vd
Religio agnostikismo vd
Nacieco kubano
Etno galegoj vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Santiago de Kubo vd
Ŝtataneco Kubo vd
Alma mater Kolegio de Belen
Universitato de Havano
Partio Komunisma Partio de Kubo
Subskribo Fidel Castro
Familio
Patro Ángel Castro y Argiz vd
Patrino Lina Ruz González vd
Gefratoj Juanita Castro • Ramón Castro Ruz • Raúl Castro • Lidia Castro Argota • Emma Castro vd
Edz(in)o (1) Mirta Díaz-Balart Gutierrez (divorcitaj en 1955)
(2) Dalia Soto del Valle
Amkunulo Natalia Revuelta Clews • Dalia Soto del Valle vd
Infanoj Fidel Angel Castro Diaz-Balart
Alina Fernandez-Revuelta
Alexis Castro-Soto
Alejandro Castro-Soto
Antonio Castro-Soto
Angel Castro-Soto
Alain Castro-Soto
Jorge Angel Castro
Profesio
Okupo juristo
Laborkampo politiko vd
Ĉefministro de Kubo
Dum 16-a de februaro 1959 - 2-a de decembro 1976
Antaŭulo José Miró Cardona
Sekvanto ofico abolita
Ĝenerala Sekretario de Senalianca Movado
7-a Ĝenerala Sekretario
Dum 9-a de septembro 19797-a de marto 1983
Antaŭulo Junius Richard Jayawardene
Sekvanto Neelam Sanjiva Reddy
2-a periodo
22-a Ĝenerala Sekretario
Dum 15-a de septembro 2006 - 24-a de februaro 2008
Antaŭulo Datuk Seri Abdullah Ahmad Badawi
Sekvanto Raúl Castro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

D-ro Fidel Alejandro CASTRO RUZ [fiDEL aleĤANdro KAStro rus] ( audio) (naskiĝis 13-an de aŭgusto 1926 en Birán, Holguín, mortis 25-an de novembro 2016 en Havano) estis ŝtatestro de Kubo.

Kiel juna revoluciulo Castro faligis la diktaturon de Fulgencio Batista kune kun sia frato Raúl Castro kaj la argentinano Ernesto Che Guevara. Li fariĝis ĉefministro de Kubo la 16-a de februaro 1959, kaj estis la prezidento de Kuba Respubliko ekde la 3-a de decembro 1976. Komence Usono aprobis la novan registaron, sed baldaŭ estiĝis malkonsento inter la du registaroj pro la eksproprietigado de proprieto de grandaj Usonaj korporacioj (ĉefe United Fruit). Post renkontiĝo kun la vicprezidento de Usono Richard Nixon, tiu diris ke Castro estas "naiva" sed ne estas necese komunisto.

Post kiam Castro signis kontrakton kun Sovetunio por aĉeti petrolon, la rilatoj inter Usono kaj Kubo pli kaj pli malboniĝis, kaj fine Usono nuligis la diplomatiajn rilatojn inter la du ŝtatoj. Tial Castro sin turnis pli kaj pli al Sovetunio, kaj ekde tiam la okcidentaj landoj nomas lian registaron komunista, kvankam ĝi vere praktikas tre malsaman formon de socialismo ol la tiama Sovetunio.

Castro enkondukis kampanjon por alfabetigi la kuban loĝantaron, kaj ege sukcesis, tiel ke nuntempe la loĝantaro de Kubo estas la plej alfabetigita en tuta Latin-Ameriko.

Ankaŭ en la kampo medicina li sukcesis. Kubo havas la plej elstaran malaltan mortokvoton en Latin-Ameriko, tiom bona kiom tiu de riĉa lando, kaj nun eĉ akceptas malsanulojn el aliaj landoj kaj sendas kuracistojn helpante al najbaraj landoj, sed ankaŭ al multaj evolulandoj en la mondo, ĉefe en Latin-Ameriko.

Je la 31-a de julio 2006 li portempe rezignis siajn postenojn sekve de grava intesta malsano. La provizoran prezidentecon alprenis lia frato Raúl. Je la 17-a de februaro 2008 li oficiale deklaris, ke li rezignas kiel prezidanto de la Ŝtata Konsilantaro, t. e. li retiriĝas definitive de la povo, li nur verkos artikolojn.

Che Guevara kaj Fidel Castro, 1961.
Fidel Castro maljuna.

Kastrisma revolucio[redakti | redakti fonton]

  • En 1953 okazis la atako al la kazerno Moncada [monKAda] farita de Fidel Castro kaj aliaj 165 revoluciouloj.La atako malsukcesis kaj Fidel estis arestita.
  • En 1955 la tiama prezidento Fulgencio Batista liberigis la politikajn prizonulojn. Castro elmigris al Meksiko.
  • En 1956 Castro, Che Guevara kaj aliaj 81 revoluciuloj enŝipiĝis al Kubo en ŝipo Granma (kiu poste nomigos oficialan gazeton) kun intenco formeti la diktatoron Batista el la povo. De tiam komencis la gerilan militon en montaroj de Kubo.
  • En 1959 Batista forfuĝis el la lando kaj la revoluciuloj (barbuloj) eniras en la ĉefurbo unue kaj poste en Santiago. Fidel iĝas ĉefministro.
  • En 1961, precize la 12a de aprilo 1,200 kubanoj ekzilitaj en Usono elŝipiĝis en la Bahía de Cochinos [baIa de koĈInos] (Porkogolfo) kun intenco forigi el la povo la revolucian reĝimon. La invado malsukcesis, ĉar la invadintoj, krom atingi antaŭan armilan helpon en Usono, ne sukcesis atingi aviadilan helpon de John F. Kennedy.
  • En tiu sama jaro 1961 ĉar la kubaj revoluciuloj vidas, ke Usono tute kontraŭas sian sistemon kaj nur la Orienta bloko apogas ilin, decide eniras en tiun blokon kaj proklamas socialismon per naciigo de entreprenoj, eduksistemo kaj amaskomunikiloj. Krome oni proklamas ateismon.
  • En 1962 okazis la krizo de misiloj kiam Usono denoncis, ke Sovetunio muntas misilojn en Kubo kontraŭ Usono. Usonaj militŝipoj ĉirkaŭis la insulon, malhelpis alvenon de kroma milita materialo kaj malfaciligis la ekonomian disvolviĝon. La 28an de oktobro Sovetunio anoncis, ke ĝi malmuntos tiun planon.
  • En 1965 Usono kaj Kubo subskribis dokumenton permesante kubanojn elmigri al Usono. Dum ĉirkaŭ 8 jaroj pli da 125,000 kubanoj elmigris.
  • En 1972 li kun oficiala vizito en Pollando kie i.a. renkontiĝis kun la posta diktatoro de Pollando generalo Wojciech Jaruzelski (vidu la suban foton).
Generalo Wojciech Jaruzelski kun Fidel Castro en majo de 1972 en Pollando.
La renkontiĝo de Fidel Castro kun Vladimir Putin, en Kubo, decembro 2000
  • En 1980 okazis nova elmigrado de ĉirkaŭ 125,000 kubanoj.
  • En 1991 Sovetunio disfalis kaj Kubo perdis sian plej utilan aliancanon. La ekonomio de Kubo malhelpota de Usono suferos ties bojkoton kaj gravajn malfacilaĵojn.
  • En 1994 okazis nova krizo de elmigrintoj en fuŝŝipetoj.
  • En 1998 la papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Kubon kiel simbolo de malfermo de la reĝimo al la religia aktivado.
  • En 2006 pro kirurgia operacio Castro retiriĝis el la politiko portempe kaj la frato Raúl ricevis la povon. La 19an de februaro de 2008 Castro mem anoncis, ke la retiro estos definitiva. Dum tiuj jaroj Kubo ricevis apogon kaj kunlaboron de pli malpli amikecaj reĝimoj de Hugo Chávez en Venezuelo, Evo Morales en Bolivio kaj iomete el EkvadoroArgentino.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Li havas unu filon kun sia unua edzino Mirta Díaz-Balart, naskitan je la 1a de septembro 1949, nomitan Fidel same kiel sia patro.

Li havas aliajn kvin filojn kun sia dua edzino Dalia Soto del Valle.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1990 li persone partoprenis la solenan inaŭguron de la 75-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano, kaj li donis aŭdiencon en la ŝtatestrejo por ĉirkaŭ 200 UK-partoprenantoj.


Ordenoj kaj honorigoj[redakti | redakti fonton]

Fidel Castro estas portanto de la Ordeno de la Blanka Leono, la plej alta ŝtata honorigo de Ĉeĥio (antaŭ 1993 de Ĉeĥoslovakio).
Insigno de la Ordeno de Lenin

La Ora Stelo de Heroo de iama Sovet-Unio

  • La Ora Stelo de Heroo de Sovetunio, ricevita de iama Sovet-Unio
La Ordeno de Nacia Flago

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Fidel Castro » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»