Fides et Ratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Citaĵo
 La Kredo kaj la Racio estas du aloj per kiuj la homa spirito leviĝas al la komtemplado de la vero. Fides et ratio 
— Fides et ratio binae quasi pennae videntur quibus veritatis ad contemplationem hominis attollitur animus

Fides et Ratio, esperante "Kredo kaj Racio", estas encikliko verkita de la papo Johano Paŭlo la 2-a la 14an de oktobro 1998, kaj publlikigita la postan tagon [1]

Precipa Enhavo de la Fides et Ratio[redakti | redakti fonton]

La encickliko komenciĝas per la metaforo de la du aloj – la kredo kaj la racio – per kiu la homo, bone ekipita, povas engaĝiĝi en la serĉado kaj esploro de la vero. Per tiu metafora figuro, sed reala apudiĝo de la du aloj, la papo celas montri ke, kredo kaj racio ne ekskludas unu la alian, sed male ili sin kompletigas kaj subtenas reciproke.

La encikliko daŭrigas pruvante ke, la kredo postulas ja jes esti akceptita sed post racia pensado ĉar ĝi estas ankaŭ ago de racio. Neniu kredo rajtas esti akceptita se ne ankaŭ pensita de la intelekto, per kiu Dio sin revelacias kaj komunikas sian amon: fakte, ĝi revelaciiĝas al la homo, kiu siavice devas koni la Revelacion, kaj kompreni la procedon de la kogno pasas tra racio ĉar ne ekzistas alia vojo por ĝin atingi.

La aŭskulto de Dia Vorto ĉiukaze ne trovas tujan akceptiĝon: ofte la racieco bezonas esploron, kiu sin blokus tuj se ĝi estus nur analiza; tial, por ke la racieco daŭrigu sian kontrolon necesas ke, la kredo ne estu flankelasata ankaŭ kiam la racio ne donu respondojn. La racio, por daŭrigi la esploron kaj atingi respondojn, ofte bezonas ricevi la stimulan provizoran respondon de la kredo.

Homo kompreneble havas naturan alvokon al la vero atingebla per la serĉado pri la vero; sed ofte uzas nur unu alon (aŭ la kredo aŭ la racio) kaj tiel ĝi trovas grandajn malfacilaĵojn ĉar unuope ĉiu tiuj “fortoj” estas nekompletaj. Fakte, se la racio procedas sole kaj fariĝas spekulativado ene de si mem kaj enfirmiĝas tordiĝante sur propraj ideoj, la kredo mem iom post iom aridiĝas sen la intereso por la malkovro kaj vero kiu sin rivelas. Nur la eterna dialektiko de ambaŭ donas dignon kaj noblecon al la vivo de la homo en sia esenco de estulo kreita.

La plej granda insido estas ne gvidi la racion, apogite sur ne klara religia relativismo en kiu la racio elektas ignori la dian revelacion ankaŭ se pruvate okazintan. El tia konstato, papo Wojtyła senmaskigas la du kontraŭreligiajn malsanojn de niaj tempoj: la religia indiferenteco, unuflake, kaj kreiĝo al si de religio kaj dio laŭplaĉa al siaj gustoj.

Ofte oni sentas neceson kredi ĉar tielen pelas la homa bezono, eĉ la racio, kaj la samon postulas la kredo, sed manko de idealoj en dominanta neniismo kaj senpensa indiferenteco forturnas de la necesa zorgo pri la postuloj de la racio kaj kredo. Laŭ la papo, tia ĉiotrapenetranta neniismo, foje kaŭzo de memplaĉiĝo, povas esti superita nur per la kredo “en estiĝo”, kaj “en kreskiĝo”: kredo, do, kiu sin nutras kaj kontentigas per la uzo de la racio.

Emociemo ofte liveras al la homo "etikon pormomentan”, kiu ignorigas la veron revelaciitan kaj kondukas al maljustecon inter la homoj.

La racio plenumas sian necesan taskon en du momentoj: dum la serĉado pri la okazinta revelacio (oni ne rajtas kredi se tio ne estas akordiĝebla kun la racio), kaj ene de la kredo mem por montri ke la dogmoj mem ne kontraŭas la racion mem.

Ceteraj enhavoj[redakti | redakti fonton]

La papo, krome, demonstras la eblecon kaj la raciecon de la Revelacio, la damaĝojn de la separado de la du elementoj, la historion de la kombino de la du elementoj, la respekton kaj admiron al homa racio konfesitajn en la dokumentoj de la kristana kaj katolika tradicio. Kaj precipe asertas la ĉiam malfermiĝo de la kredo al la esploro de la filozofioj de la sciencoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Preskonferenco de prezentado de la Encikliko Fides et Ratio de Lia Moŝto Paŭlo Johano la 2-a pri la rilatoj inter kredo kaj racio. Dato:15-10-1998

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] 'Fides et Ratio' en multaj lingvoj
  • [2] Teksto de la encikliko en la itala en blogo de la Sankta Seĝo)
  • [3] Latina teksto de la encikliko en la retejo de la Sankta Seĝo.
  • [4]
  • [5]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Franclingva[redakti | redakti fonton]

Hispanlingva[redakti | redakti fonton]