Fides qua fides quae

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fides qua, fides quae estas teknika nocio, uzata en la kristana teologio, per kiu estas distingataj la du tipoj de kredo aŭ fido: fides qua per kiu la kredanto kredas ĉar povas esti pli/malpli forta, malforta, duba senduba ktp, fides quae, male, rilatas al la enhavoj de la kredo kiel la dogmaro (tiu ĉi por adeptoj de iu eklezio estas la samaj por ĉiuj). La esprimo havas sian originon jam el Sankta Aŭgusteno en “De Trinitate 13” (Pri la Triunuo) kiu skribas “aliud sunt ea quae creduntur, aliud fides qua creduntur” (alio estas la kreditaĵoj, alio estas la kredo per kiu ili estas kredataj). La esprimo multe plipreiziĝis, inter la polemikaj elementoj, ĉe teologiistoj katolikaj kaj protestantaj komence de la reformacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]