Fidio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fidiaso)
Fidio
Persona informo
Naskiĝo
en Ateno
Morto
en Antikva Ateno
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Ateno
Familio
Patro Charmides
Frat(in)o Pleistaenetus
Infano Fidias the Younger
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto • pentristo
Verkoj Statuo de Zeŭso en Olimpio
Athena Promachos
Lemnian Athena
Atena Partena
Aphrodite Urania statue at Elis
Athena statue at Elis
Statue of youth at Olympia
vdr
Reprodukto de skulptaĵo de Fidio en la Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno

Fidias, en antikva greka Φειδίας / Feidias, en Esperanto FidioFidiaso (Ateno, ĉirkaŭ 490 a. K.Olimpio, ĉirkaŭ 431 a. K.), estis la plej fama skulptisto de la Antikva Grekio, pentristo kaj arkitekto, apartenanta al la unua greka klasikismo. Fidiaso dezajnis la statuojn de la diino Atena en la Akropolo de Ateno (Atena Partenosa ene de la Partenono kaj Atena Promakosa) kaj la enorman statuon de sidanta Zeŭso en Olimpio. La atenaj verkoj estis ŝajne menditaj de Periklo en 447 a. K.. Eble Periklo uzis la monon de la Konfederacio de Deloso por pagi al li, sed tio ne certas.

Fidiaso kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montros mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Fidiason:

Sed nun alproksimiĝas alia homa vidaĵo,
kies konturo brilas kvazaŭ per suna korono.
Nun diras la gvidanto al la nomado denove:
-Jen estas Fidiaso, verva skulptisto Grekuja,
kiu la perfektecon al la homaro prezentos
kun plibeligaj trajtoj kaj grandigita mezuro,
en siaj verkoj ŝtonaj aŭ en arĝente metalaj,
plenaj je harmonio kaj kun vizaĝo serena,
por ke la homoj teraj al idealo klopodu,
vidante reprodukton de diaj ecoj en ili.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 117.