FidoReto
El Vikipedio
FidoReto (angle FidoNet [FAJdoŭnet] /ˈfaɪdəʊnɛt/ < Fido ['populara hundonomo'] + net ['reto']; ruse Фидонет [fidoNET]) estas eks‐tutmonda komputila reto uzata precipe por poŝto (sed ne e-mail, kiun oni kutime subkomprenas kiam oni parolas pri „retpoŝto“).
Enhavo |
[redakti] Historio
FidoReton iniciatis en la jaro 1984 usonano Tom Jennings, aranĝinte, ke lia bultenejo povu mem sendi mesaĝojn al la bultenejo de lia amiko John Madil, kaj fari tion nokte, ĉar nokte telefonado estis malplikosta.[1]
En 2009, la plimulto el la fidoretanoj loĝas en Rusujo kaj apudaj landoj.
[redakti] Meĥaniko
Komence FidoRetaj nodoj kuniĝadis nur per telefonaj retoj per modemoj, sed nun oni uzas ankaŭ Interreton, kvankam oni ne ofte parolas pri FidoReto kiel pri ties parto.
Kelkaj nodoj ebligas aŭ ebligis interŝanĝi mesaĝojn inter Interreto kaj FidoReto — jen mesaĝojn privatajn inter la retpoŝtoj fidoreta (netmail) kaj interreta (e-mail),[2] jen publikajn inter fidoretaj diskutejoj (angle: echoes) kaj novaĵgrupoj.
[redakti] Piednotoj
- ↑ Bush, Randy (1993). FidoNet: Technology, Use, Tools, and History (angle). Elŝutita je 3-a de aprilo, 2009.
- ↑ Derk Ederveen; Philippe Berizzi, Martin Weichert (1993). Adresaro de rete atingeblaj esperantistoj kaj Esperanto-organizoj. Elŝutita je 2009-04-03. “Eblas interŝanĝi mesaĝojn inter Internet kaj FidoReto, kvankam tio povas foje daŭri kelkajn tagojn. Por sendi …”
[redakti] Eksteraj ligiloj
- FidoNet / 17. What Esperanto material is available on other (non-Internet) on-line services? (angle). Esperanto: Frequently Asked Questions (1999-06-23). Bonvolu memori, ke, dum almenaŭ iuj el la fidoretaĵoj plu ekzistas, perskaŭ ĉiuj bultenejoj jam delonge malaperis, kaj telefoni nun ties numerojn, des pli per modemo, ne estas bone.

