Fidél P. Benedek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fidél P. Benedek
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1907 (1907-10-03)
en Bisericani
Morto 26-an de majo 1979 (1979-05-26) (71-jaraĝa)
en Estelnic
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Benedek Fidél P. origine: Simon Benedek estis rumanuja hungara eklezia historiisto, franciskano naskita en Székelyszentlélek la 3-an de oktobro 1907 kaj mortinta en Sântimbru la 26-an de majo 1979.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1919 Fidél P. Benedek studis en Székelyudvarhely, ekde 1-a de septembro 1923 enpaŝis franciskanan ordenon en Mikháza. La mezlernejon li finis en Ĉikŝomjo inter 1924 kaj 1927. Dum la sekvantaj kvar jaroj li pristudis en Hunedoara teologion. Oni ordinis lin la 21-an de decembro 1930 en Alba Iulia. Komence li servis en Braŝovo kaj ekde 1933 en Ĉikŝomjo. En 1939 en Kluĵo li iĝis sekretario provinca kaj direktoro de provinco. La 24-an de junio 1948 oni elektis lin provicestro. Post la ĉeso de ordeno de komunista aŭtoritato la 20-an de aŭgusto 1951 oni forportis ankaŭ lin al Radna kaj pli poste al Deĵo. La 26-an de junio 1961 oni arestis kaj malliberigis lin en Gherla kaj en marto de 1963 je akuzo de patrujperfido oni kondamnis lin, sed en aŭgusto de 1964 li ricevis amnestion kaj li revenis al Deĵo ĝis 10-a de aŭgusto 1967. Ekde tiam li restadis en Zălan kaj Malnaş-Băi. Li estas entombigita en Estelnic.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi katolikus nagyok, 1941.
  • Csíksomlyó IV. Jenő pápa levelének tükrében. A csíksomlyói templom újjáépítésének 500 éves (1444-[1944) emlékezetére, 1944.
  • Tatárbetörés Csíkba, (doktora disertacio), 1945.
  • Csíksomlyó. Tanulmányok. Kolozsvár, 2000.
  • Az erdélyi ferences rendtartomány I-II. Kolozsvár, 2002.
  • Esztelnek műemlékei (kun Kinga Tüdős S. (Artmonumentoj de Esztelnek) 2005.
  • Ferences kolostorok, Pallas-Akadémia Könyvkiadó, 2005.
  • Ferences kolostorok és templomok II., Pallas-Akadémia Könyvkiadó, 2008.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Antaŭparolo de Péter Sas al Ferences kolostorok.