Fiero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fiero estas percepto de plena kontento kun sin mem, altestimo de la propra personeco. Rekte la kontraŭo estas la humileco. En pli negativa senco fiero montriĝas per troa memfido, vanto kaj malmodesteco.Tiun ĉi emocion esprimas klaraj gestoj kaj mimiko mondvaste konataj.

Fiero manifestiĝas ankau en sinteno pri la propra nacio, etno aŭ la aparteno al speciala homgrupo.

Fiero estas konsiderata negative en multaj religioj, tamen kelkaj filozofoj taksas ĝin pozitive (ekz. Friedrich Wilhelm Nietzsche).

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri fiero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

Citaĵo
« Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas. »
Citaĵo
« Antaŭ vespero ne estu fiera. »
Citaĵo
« Mieno fiera al ludo mizera. »

[redakti] Referencoj

  1. [1]
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj