Fierrabras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fierrabras
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
vdr

Fierrabras (D 796; pianoverio de la uverturo op. 76) esta heroa-romantika opero de Franz Schubert tri-akta kun parolataj dialogoj pri libreto de Joseph Kupelwieser. Schubert komponis la operon en la tempo de la 25-a de majo ĝis la 2-a de oktobro 1823[1]; dum lia vivo la verko ne estis prezentata.

Agado[redakti | redakti fonton]

Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

Emma, filino de Karolo la Granda, kaŝe amas kavaliron Eginhard, kiun rifuzas ŝia patro. Ankaŭ Fierrabras, filo kaj militestro de maŭra princo Boland, kontraŭ Karolo ĵus ekmilitis, amas Emman kaj ekkonfesas al kristanismo. Kiel kaptito de la heroa franko Rolando Fierrabras iras al la kortego de Karolo, estas amnestiata, akceptas la amrilaton inter Emma kaj Eginhard, eĉ sindone pledas por ili kaj interamikiĝas kun Rolando. Ĉi tiu amas la fratinon de Fierrabras, Florinda, kiu sin deturnas de ĉiuj maŭraj ligitecoj, por povi kuniĝi kun Rolando, eĉ supriĝas kun li la ŝtiparon. Eginhard kaj la frankaj kavaliroj laŭ ordono Karolo devas packontrakti kun la maŭroj, estas tamen malliberigitaj de Boland. Florinda sin konfesas kiel franko, Eginhard por forfuĝi kaj konduki la armeon de Karolo kontraŭ la maŭroj, subtenate de Fierrabras. La maŭroj estas venkataj, tamen la amparoj rekuniĝas, nur Fierrabras rezignas.

Prezentado[redakti | redakti fonton]

Post la malsukceso de la unua prezentado de Euryanthe de Carl Maria von Weber la 25-an de oktobro 1823 Fierrabras, jam anoncita por la komenco de 1824, estis malanoncata. Franz Schubert ankaŭ ne ricevis honorarion por sia ampleksa partituro,[2] kiun li estis verkinta laŭmende de Domenico Barbaja, luanto de la Viena Kortega Opero.[3] Ekde 1829 nur okazis koncerta prezentado de unuopaj numeroj. Nur la 9-an de februaro 1897 okazis la unua scena prezentado, ege intervenanta en la verksubstancon, en la Kortega Teatro je Karlsruhe sub Felix Mottl. Multajn jardekojn poste oni riskis teatrajn surscenigojn muzike preskaŭ ne mallongigitajn, kiu altiris vastan atenton:

Trivialaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kupelwieser kaj Schubert skribas en siaj manskribaĵoj ĉiam la malĝustan nomvariaĵon Fierrabras. La eldonejestraro de la Neue Schubert-Ausgabe tamen uzas la ĝustan (fier-à-bras) – kaj do same senchavan – nomformon Fierabras.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Denny: Antaŭparolo Fierrabras en la Neue Schubert-Ausgabe, NGA.
  • Thomas Denny: Schubert’s Fierrabras und Barbaja’s Opera Business. En: Schubert. Perspektiven (2005), kajero 1, Steiner: Stutgarto 2005, pj. 19-45.
  • Friedrich Dieckmann: Fidelios Erben. Fierabras und das biedermeierliche Bewußtsein. In: Oper heute. Ein Almanach der Musikbühne, volumo 8; Berlino 1985, p. 77 sj.
  • Wolf-Dieter Hartwich: Der christlich-islamische Konflikt in Schuberts Fierrabras. Kulturwissenschaftliche Aspekte des Librettos und seiner Vorlagen. En: Otto Kolleritsch: „Dialekt ohne Erde.“ Franz Schubert und das 20. Jahrhundert. Studien zur Wertungsforschung, 34. Graz 1998, pj. 150–175.
  • Christine Martin: Die Particell-Entwürfe zu Schuberts Fierabras und ihre Bedeutung für den Kompositionsprozeß der Oper. En: Schubert : Perspektiven (2007), kajero 1, Steiner: Stutgarto 2005, pj. 1-16.
  • Liane Speidel: Franz Schubert – ein Opernkomponist? Am Beispiel des „Fierrabras“. (Wiener Schriften zur Stilkunde und Aufführungspraxis) Vieno 2012 [komence kiel doktortezo sub ŝia naskiĝnomo L. Redenbacher: Warum war Franz Schubert als Opernkomponist nicht erfolgreich? eine Analyse am Beispiel des Fierrabras. Vieno 2007.]
  • Werner Thomas: Bild und Aktion in Fierabras. Ein Beitrag zu Schuberts musikalischer Dramaturgie. In: W. Aderhold (Hrsg.): Franz Schubert. Jahre der Krise. 1818–1823. Arnold Feil zum 60. Geburtstag. Bärenreiter, Kassel 1985, pj. 85–112. Ankaŭ en Werner Thomas: Schubert-Studien. Lang, Frankfurto ĉe Majno k.a. 1990 ISBN 978-3-631-40687-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franz Schubert. Verzeichnis seiner Werke in chronologischer Folge von Otto Erich Deutsch. Kleine Ausgabe. DTV, München, u. Bärenreiter, Kassel 1983, p. 194.
  2. Peter Gülke: Franz Schubert und seine Zeit. 3-a eldono Laaber 2002, p. 152.
  3. Ernst Hilmar: Franz Schubert. Rowohlt, 4-a eldono Reinbek ĉe Hamburgo 2002, p. 44.