Fiescher-Glaĉero
| Fiescher-Glaĉero | |||
|---|---|---|---|
| Fiescher-Glaĉero | |||
|
|
|||
| Longeco | 15,35 km | ||
| Larĝeco | 1 km | ||
| Areo | 34,21 km² | ||
| Glacikvanto | 4 km³ | ||
| Elfluanto(j) | Weisswasser→Rodano | ||
| Jara retiriĝo/kresko | 39,5 m retiriĝo en 2007 | ||
| Glaĉeroj de Svislando | |||
Fiescher-Glaĉero (germane Fieschergletscher) estas granda valglaĉero en la Bernaj Alpoj en Kantono Valezo, Svislando. La glaĉero havas longecon de 15,35 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras kun tributglaĉeroj areon de 34,21 km².
Enhavo |
Priskribo [redakti]
Sian originon Fiescher-Glaĉero havas je alteco de 4000 m s.m. je la orienta deklivo de Gross Fiescherhorn. Postkiam ĝi malsuprenfluis je la unuaj 2 km 700 m ĝi poste fluas je nur ankoraŭ malforta deklivo suden. Je ĝia okcidenta flanko situas Grünhorn (4044 m s.m.) kaj Wannenhorn (3906 m s.m.) kaj gian orientan flankon formas la rokkresto de Finsteraarhorn (4274 m s.m.). Je ambaŭ flankoj alfluas malgrandaj deklivglaĉeroj. Je la suda piedo de Finsteraarrothorn (3530 m s.m.) alfluas de oriento la entute 5 km longa glaĉerduopo konsistanta el Studer- Glaĉero (germane Studergletscher) kaj Galmi-Glaĉero (germane Galmigletscher), kiuj havas preskaŭ saman larĝecon kiel Fiescherglaĉero.
En gixa suba parto Fiescher-Glaĉero fluas suden tra profunda valo inter Wannenhorn en okcidento kaj la kresto de Wasenhorn en oriento. En somero, kiam la neĝokovrilo fordegelis ĉi-tie prezentiĝas griza glaĉero kovrita kun ŝtoneroj de la mezmorenoj, materialo, kiu falis de la krutdeklivoj. La frunto de la glaĉerlango situas nuntempe je alteco de 1700 m s.m.. Ĉi-tie fontas la rivero Weisswasser kiu fluigas la degelakvon de la glaĉero al Rodano, al kiu ĝi alfluas apud Fiesch.
Historio [redakti]
Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento Fiescher-Glaĉero estis ankorau 1 km pli longa kaj ĝia lango havis signife pli grandan volumenon, tiel ke ĝi per flanklango transfluis la rokbaraĵon de Titter. Post 1950 tiu-ĉi flanko tamen fordegelis.
Altmontara Turismo [redakti]
Je la sudokcidenta deklivo de Finsteraarhorn situas proksimume 100m super Fiescher-Glaĉero la Finsteraarhorn-Kabano de Svisa Alpismo-Klubo (SAC) je alteco de 3048 m s.m.. La kabano servas kiel haltejo dum larĝaj plurtagaj glaĉerturoj de Jungfraŭjoch aŭ de Lötsch-Valo al Grimselpasejo.
