Fiksa orbito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiksa orbito. Vidate de observanto sur la orbitata astro (bruna marko sur la blua sfero), la satelito ĉiam aperas en la sama loko en la ĉielo.

En astronomio, fiksa orbito estas orbito tia, ke la satelito ĉiam situas super la sama punkto de la supraĵo de la ĉefa astro.[1] Ekzemple, veterprognozaj satelitoj bezonas ĉiam observi la saman regionon de Tero, kaj pro tio ili situas en terfiksa orbito.

Fiksa orbito estas speciala okazo de samdaŭra orbito, kiu ankaŭ estas samdaŭra kaj ekvatora.

Estas konate ke, laŭ la gravitleĝoj, ju pli granda la orbitradiuso, des pli granda la orbitperiodo; tial fiksa orbito povas okazi nur je tiu difinita orbitradiuso, ĉe kiu la orbitperiodo hazarde egalas la turniĝperiodon de la ĉefastro.[1] En la praktiko, la orbitrapido de satelitoj emas malrapide malpligrandiĝi, kaj tial longedaŭraj satelitoj de tempo al tempo bezonas puŝon de malgrandaj raketoj por ĝustigi la orbiton.

Terfiksa orbito[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Terfiksa orbito.

Fiksa orbito ĉirkaŭ la Tero nomatas terfiksa orbito, kaj okazas je alto je proksimume 35 900 kilometroj (22 300 mejloj) super marnivelo.[1]

La koncepton unue menciis en 1945 la sciencfikciisto Arthur C. Clarke, kiu antaŭimagis, ke la realigotaj komuniksatelitoj profitos tian orbiton por povi ĉiam situi super la sama loko de la tera supraĵo.[1] Omaĝe al li, fiksan orbiton oni ankaŭ nomas "klarka orbito".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 "Space Today Online - Answers To Your Questions", Spacetoday.org, 2010, webpage: ST-Sats.