Diskaparato
El Vikipedio
(Alidirektita el Fiksita disko)
Diskaparato (aŭ malmoldisko aŭ durdisko) estas magneta disko (aŭ pluraj tiaj diskoj samaksaj), muntita(j) kun la lega-skribaj kapetoj kaj ceteraj partoj meĥanikaj kaj elektronikaj, kaj enujigita(j) en metalan skatolon (kp disketo).
Depende je la modelo, la atingotempo de diskaparato estas 9 ms aŭ malpli.
Normale komputilo havas diskaparaton kiel sian fiksitan diskon; sed ekzistas ankaŭ demeteblaj diskaparatoj.