Filadelfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 15:52, 8 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filadelfo
Philadelphus coronarius
Philadelphus coronarius
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Kornusaloj Cornales
Familio: Hidrangeacoj Hydrangeaceae
Genro: Filadelfo Philadelphus
L.
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Filadelfo (Philadelphus) estas genro de falfoliaj arbustoj kun simplaj, kontraŭe duopaj folioj, kun multaj, ofte blankaj kaj odoraj floroj en apeksaj cumoj aŭ mallongaj grapoloj, kaj kun ledecaj kapsuloj. Estas ĉ. 65 specioj el la Norda hemisfero, pluraj pororname kultivataj.[1]

(Philadelphus coronarius) estas arbeto, maksimume 5 metrojn alta, rimarkinda pro siaj abundaj blankaj floroj ege kaj dolĉe odorantaj. Tre uzita kiel ornamplanto. La floroj, 2-4 centimetrojn larĝaj, kuniĝintaj 5-9-ope fine de la branĉoj. Ili floras en majojunio. La frukto estas kapsulo. La interno de branĉoj entenas medolon; pasinte oni faris el tiuj enŝprucigiloj, post forigi ties medolon. Ĝi preferas grundojn riĉajn kaj bone drenitajn kun neŭtra aŭ acida pH-valoro kaj ŝatas sunumon.

Konsiloj pri flegado[redakti | redakti fonton]

De julio, eltranĉi la velkintaj infloreskojn, tio ebligos la arbon pli bone reflori la postan jaron. Ne tondu la lignaĵon de la antaŭa jaro en printempo, ĉar de tiu ligno kreskos la floroj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2, p. 333.