Galaksia filamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Filamento da galaksioj)

En kosmologio, filamento da galaksioj (aŭ galaksia filamento) estas fadenforma kosma strukturo konsistanta el galaksioj gravite ligataj.

La filamentoj da galaksioj estas la plej grandaj el la kosmaj strukturoj; ilia tipa longeco estas 50 al 80 megaparsekoj; ili formas la limojn de la vakuoj.

La partoj de la filamentoj kie la galaksioj estas pli dense disdonitaj estas nomataj superamasoj. Vidita je tre granda skalo, la universo similas spongo kie fadenoj da materio ĉirkaŭas grandajn malplenaĵojn.