Filantropio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
„la filantropo“ - skulptaĵo en la germana urbeto Pinneberg, starigita en 1992.

Filantropio, kiel neologismo kaj internacia termino, kaj Bonfarado kiel esperantlingva kunmetaĵo, konsistas el "privataj iniciatoj, por la publika bono, fokuse al la vivokvalito".[1] Filantropio tiel kontrastas kun la iniciatoj por negocoj, kiuj estas privataj iniciatoj por la privata bono, fokuse al la materia akiro, kaj kun la registaraj devoj, kiuj estas publikaj iniciatoj por la publika bono, ekz., fokuse al la havigo de publikaj servoj.[2] La persono kiu praktikas filantropion estas filantropobonfaranto.

La vorto filantropio originas el la greka lingvo: la greka vorto φιλανθρωπία (filantrōpía) konsistas el la eroj φίλος fílos ‚amiko‘ kaj άνθρωπος (ántrōpos) ‚homo‘. Tiel filantropio signifas “amo al la homaro”. Tio estas komprenata kiel seninteresa helpo al la aliuloj. Ties antonimo estas mizantropeco.

La donacoj al bonfaraj organizoj, personoj, komunumoj, aŭ ĝenerale helpo al aliuloj, ĉu rekte aŭ tra Ne-registaraj organizaĵoj kun ne enspezaj celoj, same kiel la laboro de volontulo por helpi instituciojn kiuj havas la specifan celon helpi la homojn kaj plibonigi iliajn vivojn, estas konsiderataj filantropiaj agoj, kondiĉe ke tiuj ne celu al ekonomiaj interesoj.

Filantropio estas diferenca el karitato, kvankam esta ioma koincido. Karitato celas mildigi la malbonon de partikulara socia problemo, dum filantropio celas fronti la radikon kiu okazigas la problemon.[3][4][5][6]

Ekzemploj de humanitara helpo[redakti | redakti fonton]

19.10. 1942: Konsilio de Pola Diasporo en Usono kolektis ĝis tiu ĉi tago por polaj civilaj rifuĝintoj kaj militkaptitoj disigitaj en la tuta mondo la kvoton da 1,6 mln da usonaj dolaroj kaj vestaĵon valoran 600 mil da dolaroj, krome sendis monate pere de Ruĝa Kruco 15 500 da nutraĵ-pakaĵoj por polaj militkaptitoj en Germanio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ni komprenas la emocion de la filantropo, kiu ne povas rezigni je la espero en finan venkon de bono. 
— Jan Václav Novák [7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En PIV filantropio estas "Amo al la homoj, bazita nek sur religia nek sur politika principo, k efektiviĝanta en praktika helpado". NPIV Alirita la 4an de junio 2020.
  2. Robert McCully. Philanthropy Reconsidered (2009) p 13
  3. "Is There A Difference Between Charity and Philanthropy?". Arkivigite je 2020-06-04 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de junio 2020.
  4. "Charity vs. Philanthropy". Alirita la 4an de junio 2020.
  5. Lisa M. Dietlin (24a de aŭgusto 2011). Transformational Philanthropy: Entrepreneurs and Nonprofits. Jones & Bartlett Publishers. pp. 259–. ISBN 978-1-4496-6761-0. Alirita la 4an de junio 2020.
  6. Helmut K. Anheier; Diana Leat (18a de aprilo 2006). Creative Philanthropy: Toward a New Philanthropy for the Twenty-First Century. Londono: eldonejo Routledge. paĝoj 19 kaj sekvaj. ISBN 978-1-134-19765-1. Alirita la 4an de junio 2020.
  7. Jan Václav Novák, tradukis rondeto de esperantistinoj en Prago: Jan Amos Komenský, 1921