Filfla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Filfla

Filfla (aŭ en Esperanto Filflo) estas malgranda, kruta, neloĝata insuleto je 5 km sude de Malto, kaj estas la plej suda punkto de la Malta Insularo kune kun Filfoletta, nome multe pli malgranda roka insuleto je 100 m sudokcidente de Filfla, fakte la plej suda punkto de Malto.

La nomo ŝajne devenas el filfel, araba vorto por nigra pipro.

Filflo havas areon de nur 6 ha kaj estas nestabila ebenpinta altebenaĵo el kalkoŝtono ĉirkaŭata de 60 metrojn altaj klifoj. La ununura konata konstanta strukturo dur ĝi estis kapelo konstruita ene de kavo en 1343, kiu estis detruita de tertremo en 1856, kiu daligis ankaŭ parton de la insulo.

Ĝis 1971 the Reĝa Mararmeo kaj la Reĝa Aerarmeo uzis tiun insulon por celpafa praktiko.

Ĝi iĝis birdorezervejo en 1980. Tri gravaj specioj de marbirdoj reproduktiĝas sur tiu insuleto: nome la Malgranda petrelo (ĉ. 5,000 paroj, nome plej granda kolonio en Mediteraneo), la Flavbeka pufino (ĉ. 200 paroj) kaj la Flavkrura mevo (ĉ. 130 paroj). Tipo de lacerto (nome Podarcis filfolensis ssp. filfolensis) kaj de heliko (Lampedusa imitatrix gattoi) estas endemiaj de Filflo. Estas ankaŭ granda natura tipo de poreo, kiu kreskiĝas ĝis 2 m alte.

Koordinatoj: 35° 47′ 15″ N 14° 24′ 37″ O / 35.78750 °N, 14.41028 °O / 35.78750; 14.41028 (mapo)