Filiokvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Filiokvo estas doktrino de la katolikismo, kiu diras, ke la Sankta Spirito devenas de la Patro kaj de la Filo (latine "Filioque" - kaj de Filo).

La Nicea-konstantinopola simbolo, kiu estis aprobita de la Eklezio dum la Ekumenaj koncilioj en Niceo (325) kaj Konstantinopolo (381) entenas la doktrinon, ke la Sankta Spirito devenas de la Patro. Tiu ĉi aserto estas farita surbaze de la vortoj de Jesuo Mem, kiujn registris la apostolo kaj evangeliisto Johano: "la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro" (Jh. 15, 26).

En la katolika Eklezio oni oficiale agnoskis filiokvon en Hispanio en la 6-a jarcento: en 589 la 3-a Toleda koncilio enskribigis filiokvon en la Kredsimbolon. Sed ĝenerale la papa Eklezio ankoraŭ havis la Kredsimbolon sen filiokvo. Pri oficialigo de filiokvo klopodis Karolo la Granda. Karolo ofendiĝis kontraŭ la bizanca imperiestrino Irene, kiam ŝi edzigis sian filon Konstantenon, fianĉigitan al la filino de Karolo Rotruda, al filino de armena reĝo Maria. Post kelka tempo Irena inspiris en la suda Italujo resurekton kontraŭ Karolo. Karolo ekvolis akuzi la grekojn pri herezo. Komence li uzis ikonhonoradon kiel pretekston. Poste ankaŭ filiokvo estis uzita. Karolo okazigis koncilion en Aahen en 809, kiu aprobis filiokvon. Tamen la papo Leono la 3-a rifuzis inkludigi filiokvon en la Kredsimbolon, kvankam konfesis sin agnoski la doktrinon.

Unuafoje en Romo oni kantis la Kredsimbolon kun filiokvo ĉe kronado de Henriko la 2-a de la papo Benedikto la 8-a. La Roma Eklezio dogmigis filiokvon dum la koncilio de Florenco (1438-1445). Dum tiu ĉi koncilio la katolika Eklezio volis aperigi union kun la Ortodoksismo, sed postulis, ke la ortodoksuloj akceptu la doktrinon pri filiokvo. Tiu kaŭzis skismon inter ortodoksuloj: kelkaj aliĝis al la katolikismo, akceptinte filiokvon kaj agnoskinte la potencon de la papo super si, aliaj (inkluzive ĉiujn superajn hierarkiulojn) restis ĉe la senŝanĝa Nicea Simbolo.

La 2-a Koncilio de Vatikano (1959-1963) agnoskis, ke la ambaŭ formuloj - kaj kun kaj sen filiokvo estas egale eblaj kaj valoraj.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara