Filipina Akademio de la Hispana Lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Filipina Akademio de la Hispana Lingvo (Hispane:Academia Filipina de la Lengua Española) estas aro de akademianoj, fakuloj pri la uzado de la hispana lingvo en Filipinoj kaj ĝi membras en la Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo.

La Akademio estis fondata en Manilo la 25-a de julio 1924. Ĝia ĉefa akcelanto estis la poeto kaj eseisto Fernando María Guerrero, nomata "princo de la filipinaj poetoj", fondinto de la hispanlingva tagĵurnalo El Renacimiento. Lia filino Evangelina Guerrero, ankaŭ poetino, iom pli malfrue estis la unua virino kiu estis akceptita kiel membro de iu ajn el ĉiuj akademioj de la hispana lingvo. Ĝentilece, Evangelina Guerrero malakceptis la nomumadon ĉar ŝi komprenas ke tio estis omaĝo por ŝia mortinta patro kaj fondinto, ne honore al ŝiaj propraj meritoj.

La institucio sidejas en la urbo Makato en la metropolita areo de Manilo

En 2009, la akademianino kaj filipina prezidantino Gloria Macapagal-Arroyo estis premiita per la Internacia Premio Donkiĥoto 2009.


Vidu ankaŭ