Filipina abelmanĝulo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Filipina abelmanĝulo
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Merops philippinus (Linnaeus, 1766) |
||||||||||||||
La Filipina abelmanĝulo aŭ Bluvosta abelmanĝulo, Merops philippinus estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedoj aŭ abelmanĝuloj. Ĝi reproduktiĝas en Sudorienta Azio, ĉefe en Filipinoj kaj de tie la nomo kaj en Indonezio. Ĝi estas ege migranta.
Tiu ĉi hindomalaja specio estas foje konsiderata samspecifa kun la Bluvanga abelmanĝulo, M. persicus.
Tiu ĉi specio, kiel ĉe aliaj abelmanĝuloj, estas tre bele kolora, svelta birdo. Ĝi estas ĉefe verda; la vizaĝo montras mallarĝan bluan "brovon" super nigra traokula strio (komuna ĉe abelmanĝuloj), kaj sube mallarĝan blankan strion kaj flavbrunan gorĝon; la vosto estas blua kaj la beko estas nigra. Ĝi povas atingi longon de 23-26 cm, inkludante la du longajn centrajn vostoplumojn. Ambaŭ seksoj estas similaj.
Tiu ĉi estas birdo kiu reproduktiĝas en subtropika malferma kamparo, kiel ĉe farmoj, parkoj aŭ rizkampoj. Ĝi estas plej ofte vidata ĉe grandaj akvejoj. Kiel aliaj abelmanĝuloj kaj la nomo sugestas, ĝi manĝas ĉefe insektojn, ĉefe abelojn, vespojn kaj krabrojn, kiuj estas kaptataj per atakoj el malferma gvatejo.Tiu ĉi specio probable kaptas abelojn kaj libelojn en proksimume sama nombro. La kaptitaj insektoj estas frapataj kontraŭ la gvatejo por mortigi ilin kaj rompi la eksterskeleton. Tiu kutimo estas vidataj en multaj aliaj membroj de la ordo de koracioformaj.
Tiuj abelmanĝuloj estas gregemaj, nestumas kolonie en sablaj bordoj aŭ malfermaj ebenaj areoj. Ili faras relative longan tunelon kie la ino demetas 5 al 7 sferecajn blankajn ovojn. Kaj la masklo kaj la ino zorgas la ovojn. Tiuj birdoj manĝas kaj ripozas komunume. La alvoko estas simila al tiu de la Eŭropa abelmanĝulo.
La agnoskitaj subspecioj estas jenaj:
- Merops philippinus philippinus
- Merops philippinus celebensis
- Merops philippinus javanicus
- Merops philippinus salvadorii
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |
- BirdLife International (2004). Merops philippinus. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 11a Majo 2006. Ne minacata.
- Kingfishers, Bee-eaters and Rollers de Fry, Fry kaj Harris, ISBN
- Dharmakumarsinhji, K. S. (1958)Bluetailed Bee-eater Merops philippinus Linnaeus in western Saurashtra.JBNHS 55: 351-352.
- Phillips, W. W. A. (1956)Prolonged stay of the Blue-tailed Bee-eater (Merops philippinus philippinus) in eastern Ceylon.Spolia Zeylanica 28(1): 109.
- Norris, C. E. (1963)The Bluetailed Bee-eater Merops philippinus Linnaeus, nesting in Ceylon. JBNHS 60: 259.
- Neelakantan, K. K. (1948) On the breeding of the Blue-tailed Bee-eater (Merops superciliosus javanicus) in Rajahmundri, East Godavari district. JBNHS 47: 741-742.
- Kasambe,R. (2004)Nesting of Blue Tailed Bee-eaters in Amravati District of MaharashtraNLBW 44(2): 21-22