Filipina aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Filipina aglo
Filipina aglo
Filipina aglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Pithecophaga
Specio: P. jefferyi
Pithecophaga jefferyi
(Ogilvie-Grant, 1897)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Filipina aglo (Pithecophaga jefferyi), konata ankaŭ kiel Simiomanĝanta aglo, estas aglo de la familio de Akcipitredoj kiu estas endemia de arbaroj de Filipinoj. Ĝi havas brunan kaj blankan plumaron, kaj hirtan kreston, kaj ĝenerale mezuras 86-102 cm laŭ longo kaj pezas 4.7 al 8 kg. Ĝi estas inter la plej raraj, grandaj kaj povaj birdoj en la mondo kaj estis deklarita la nacia birdo de Filipinoj.[1] Ĝi estas draste endanĝerita, ĉefe pro amasa habitatoperdo kaŭzita de senarbarigo en plej parto de sia teritorio. Mortigi Filipinan aglon estas punebla laŭ filipina leĝaro je 12 jaroj prizone kaj grandaj monpunoj.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La unua eŭropano kiu malkovris tiun specion en 1896 estis la angla esploristo kaj naturalisto John Whitehead, kiu observis la birdon kaj kies servisto, Juan, kolektis la unuan specimenon post kelkaj semajnoj.[3] La haŭtaĵo de la birdo estis sendata al William Robert Ogilvie-Grant en Londono en 1896, kiu dekomence montris ĝin en loka restoracio kaj priskribis la specion post kelkaj semajnoj.[4]

Post ties malkovro, la Filipina aglo estis unue nomata Simiomanĝanta aglo pro la informoj el indiĝenoj de Bonga, Samar, [1] kie la specio estis unuafoje malkovrita, ke ili predas nur simiojn; el tiuj informoj ĝi ricevis sian nomon por la genro, el la greka pitecus ("simio") kaj fagus ("manĝanta").[5] La specia nomo rememoras al Jeffery Whitehead, la patro de John Whitehead.[4] Postaj studoj montris, tamen, ke la tielnomata Simiomanĝanta aglo manĝas ankaŭ aliajn animalojn kiaj dermopteroj, civetoj, grandaj serpentoj, varanoj, kaj eĉ grandajn birdojn kiaj buceroj. Tio kun la fakto ke la sama nomo uzatis ankaŭ por la afrika Kronaglo kaj la centra- kaj sudamerika Harpio, rezultis en prezidenta proklamo por ŝanĝi ties nomon al Filipina aglo en 1978, kaj en 1995 estis deklarata nacia simbolo. Tiu specio ne havas agnoskitajn subspeciojn.[6]

Krom Filipina aglo kaj Simiomanĝanta aglo, ĝi estis ankaŭ nomata la Granda filipina aglo. Ĝi havas nombrajn lokajn nomojn, inklude Agila, Haribon, Haring Ibon (kio signifas "Birda Reĝo") kaj banog.[1][7]

Evolua historio[redakti | redakti fonton]

Studo de la skeletaj karakteroj en 1919 kondukis al sugesto, ke la plej proksima parenco estis la Harpio.[8] La specio estis inkludata en la subfamilio de Harpienoj ĝis studo de 2005 pri DNA kiu identigis ilin kiel nemembroj de tiu grupo, kaj trovis anstataŭe, ke la plej proksimaj parencoj estas la serpentagloj (Cirkaetenoj) kiaj la Senvosta serpentaglo. La specio estis sekve lokigita en la subfamilio de Cirkaetenoj.[9]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La nuko de la Filipina aglo estas ornamata per longaj brunaj plumoj kiuj formas hirtan kreston. Tiuj karakteroj havigas aspekton de leona hararo, kio siavice rememoras al mita grifo. La aglo havas malhelan vizaĝon kaj kremobrunajn nukon kaj kronon. La dorso de la Filipina aglo estas malhelbruna, dum la subaj partoj kaj la subflugiloj estas blankaj. La fortaj kruroj estas flavaj kun grandaj, povaj malhelaj ungoj, kaj la elstara granda, altarka, forta beko estas bluecgriza. La okuloj estas blugrizaj. Junuloj estas similaj al plenkreskuloj escepte pro tio ke la plumoj de ties supraj partoj havas palajn bordojn.[10]

La Filipina aglo estas laŭ informoj tipe 86-102 cm longa,[10][11][12][13] sed kontrolo ĉe kelkaj el la plej grandaj naturhistoriaj muzeoj en la mondo montris, ke la averaĝo estas 95 cm ĉe maskloj kaj 105 cm ĉe inoj.[14] Baze sur tiuj lastaj mezuroj, temas pri la plej longa vivanta specio de aglo, ĉar la averaĝo ĉe inoj samas al maksimumo informata por la Harpio[13] kaj la Granda maraglo.[12] La plej longa Filipina aglo registrita ie ajn estis specimeno de nekonata sekso ĉe la Field Museum of Natural History (FMNH) kiu estas 112 cm, sed ĝi estis havita en kaptiveco[15] kaj povus ne esti reprezenta de naturaj individuoj pro diferencoj en manĝodisponeblo.[16][17] La nivelo de seksa dimorfismo laŭ grando ne estas certa, sed oni supozas, ke la masklo tipe estas ĉirkaŭ 10% pli malgranda ol la ino[12] kaj tio estas konfirmata de la averaĝa longo havigata por maskloj kaj inoj ĉe unu fonto.[14] Ĉe plenkreskuloj de Filipina aglo, la kompleta pezo estis informata kiel de 4.7 al 8 kg,[12][18][19] dum aliaj trovis ke la averaĝo estas 4.5 kg ĉe maskloj kaj 6 kg ĉe inoj.[14] Ili havas enverguron de 184 al 202 cm.[12] La maksimuma informita pezo estis surpasita de du aliaj agloj (nome la Harpio kaj la Granda maraglo) kaj la flugiloj estas pli mallongaj ol tiuj de grandaj aglo de malferma kamparo (kiaj la Militaglo, la Kojnvosta aglo kaj la Granda maraglo), sed ĉiukaze ili estas tre larĝaj.[12]

La plej ofte aŭdataj sonoj farataj el la Filipina aglo estas laŭtaj, altatonaj fajfoj kiuj finas per tonaj descendoj.[20] Aldone oni scias, ke junuloj petas manĝon per serioj de altatonaj alvokoj.[10]

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado

Tiu orientalisa aglo estas endemia de Filipinoj kaj povas troviĝi en kvar grandaj insuloj: nome orienta Luzono, Samaro, Leyte kaj Mindanao. La plej granda nombro de agloj loĝas en Mindanao, kun el 82 al 233 reproduktaj paroj. Nur ses paroj troviĝas en Samaro, du en Leyte, kaj kelkaj en Luzono. Ĝi povas troviĝi en la Nacia Parko Norda Sierra Madre en Luzono kaj en Monto Apo kaj en Nacia Parko Monto Kitanglado en Mindanao.[4]

Tiu aglo troviĝas ĉe arbaroj de dipterokarpo kaj mezmontaraj, ĉefe ĉe deklivaj areoj. Ties altoj gamas el malaltaj teroj al montoj super 1800 m. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke nur 9220 km² de praarbaroj restas en la birda teritorio.[4] Tamen ties totala ĉirkaŭkalkulata teritorio estas ĉirkaŭ 146000 km2.[10]

Ekologio kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo en la Filipinaj insuloj, sen predantoj, faris tiun aglon la hegemonia ĉasisto en la filipinaj arbaroj. Ĉiu reproduktanta paro postulas grandan hejman teritorion por sukcese produkti idon, kaj tiele la specio estas ege vundebla al senarbarigo. Dekomence oni ĉirkaŭkalkulis, ke la teritorio estas ĉirkaŭ 100 km², sed studo en Mindanao trovis, ke la plej proksima distanco inter reproduktantaj paroj estas ĉirkaŭ 13 km averaĝe, rezulte en cirkla areo de 133 km².[21]

La flugilmaniero de tiu specio estas rapida kaj vigla, simile al pli malgrandaj akcipitroj pli ol al similaj grandaj rabobirdoj.[22]

Junuloj estis observataj dum ludagado grimpante al nodotruoj en arboj per siaj ungoj kaj uzante voston kaj flugilojn por trovi ekvilibron, insertante sian kapon en arbokavaĵo.[23] Aldone oni vidis, ke ili atakas nevivajn objektojn por praktiki, same kiel klopodojn pendi el supre por trejni sian ekvilibron.[23] Ĉar patro ne estas proksima kiam tio okazas, oni sugestis, ke tio ne ludas gravan rolon en instruado de junuloj por ĉasi.[23]

Vivoespero por natura aglo estas ĉirkaŭkalkulata je el 30 al 60 jaroj. Kaptiva Filipina aglo vivis dum 41 jaroj en la Bestoĝardeno de Romo, kaj ĝi estis jam plenkreskulo kiam ĝi alvenis al la Bestoĝardeno.[23] Tamen oni supozas, ke naturaj birdoj averaĝe vivas pli mallongajn vivojn ol kaptivaj birdoj.[23]

Dieto[redakti | redakti fonton]

La Filipina aglo estis konata dekomnce kiel la Filipina simiomanĝanta aglo ĉar oni supozis, ke ili manĝas nur simiojn (la ununuraj simioj indiĝenaj de Filipinoj estas la Filipina longvosta makako); tio rezultis malĝusta. La ĉefa predo varias el insulo al insulo depende de la specidisponeblo, ĉefe en Luzono kaj Mindanao. Tio okazas ĉar la insuloj havas diferencajn faŭnojn. Ekzemple, Filipina fluganta lemuro, la preferata predo en Mindanao, forestas el Luzono.[4] La ĉefa predo por la agloj en Luzono estas ankoraŭ nekonata.[4] La agloj preferas flugantajn lemurojn kaj la specion de la Azia palmociveto, sed ili foje manĝas malgrandajn mamulojn, birdojn (gufojn kaj buceroj), reptiliojn (serpentojn kaj varanoj), kaj eĉ aliajn rabobirdojn.[4][22] Estis informoj pri agloj kaptintaj junajn porkojn kaj malgrandajn hundojn.[22] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la flugantaj lemuroj povus fari 90% de la dieto de tiu specio en kelkaj lokoj.[22] Aliaj predoj estas simioj, birdoj, reptilioj kiaj serpentoj kaj lacertoj krom mamuloj kiaj la Phloeomys pallidus (kiu pezas 2–2.5 kg).[24]

Aglaj paroj foje ĉasas arojn de simioj kooperative, dum unu birdo ripozas proksime por konfuzigi la simiojn kaj permesi la alian flugofali sur neavertituloj kaj mortigi ilin.[22]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La kompleta reprodukta ciklo de la Filipina aglo daŭras du jarojn. La ino maturiĝas sekse je kvin jaroj de aĝo kaj la masklo je sep. Kiel plej parto de agloj, la Filipina aglo estas monogama. Post pariĝo la paro restas kune por la resto de siaj vivoj.[3] Se unu mortiĝas, la restanta aglo ofte serĉas novan partneron por anstataŭi tiun perditan.[23]

La komenco de la pariĝado estas markata per nestokonstruado kaj la aglo restas ĉe sia nesto. Aeraj ceremonioj ludas gravan rolon en pariĝado. Tiuj ceremonioj inkludas paran ŝvebadon super nestoteritorio, dum la masklo ŝajnĉasas la inon per diagonala plonĝo, kaj reciproka manoprezentado, kie la masklo prezentas sian fingrojn al la ina dorso kaj ŝi turniĝas en meza aero por prezenti siajn fingrojn. Avertaj ceremonioj kongruas kun laŭta alvokado. La lerteco de aglo por reproduktiĝi estas montrata de la aglo per alporto de nestomaterialoj al la nesto. Sekvas kopulacio kaj ĝi okazas ripete kaj en nesto kaj en proksimaj ripozejoj. La plej frua pariĝado estis registrata en julio.[23]

Reproduktado komencas inter septembro kaj februaro; birdoj de diferencaj insuloj, ĉefe ĉe Mindanao kaj Luzono, komencas reproduktadon je diferencaj partoj de ties teritorioj.[3] La kvanto de pluvo kaj de la populacio de predo povas tuŝi la reproduktan sezonon.[3] La nesto estas kutime konstruita en elstara dipterokarpo, aŭ ĉe iu ajn alta arbo kun malfermo arbopinto, en praarbaro aŭ tuŝita arbaro, kaj ĝi povas ampleksi preskaŭ 1.5 m kaj esti ĉirkaŭ 30 m supergrunde.[4][22] La nesto de la aglo similas al alta platformo farata el bastonetoj.[22] La aglo ofte reuzas la saman nestolokon por kelkaj diferencaj idoj.[4] El 8 al 10 tagoj antaŭ ovodemeto la ino suferas kondiĉon konatan kiel ovoletargio. Tiam la ino ne manĝas, trinkas multe, kaj tenas siajn flugilojn pendantaj.[23] La ino kutime demetas ununuran ovon malfruvespere aŭ krepuske, kvankam foje oni registris du ovojn.[22][23] Se ovo ne alvenas al sukcesa eloviĝo aŭ la ido mortiĝas frue, la gepatroj plej verŝajne pretos demeti novan ovon venontjare. Kopulacio povas daŭri kelkajn tagojn post ovodemeto por permesi novan ovodemeton kaze de malsukceso de la demetita ovo. Kovado daŭras 58 al 68 tagojn post demeto. Ambaŭ gepatroj partoprenas en la kovado, sed la ino faras plej parton de la kovado dumtage kaj ĉion dumnokte.[23]

Ambaŭ gepatroj ankaŭ helpas en la idozorgado. Aldone la gepatroj estis observataj farante vicon por ŝirmi la aglidon el suno kaj pluvo ĝis kiam ĝi estas sepsemajnaĝa.[23] La elnestiĝo de la juna aglido okazas post 4 al 5 monatoj.[22] La plej frua predo fare de aglido estis observata post 304 tagoj post eloviĝo.[23] Ambaŭ gepatroj zorgas la aglidon dum totalo de 20 monatoj.[3]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Filipina aglo nome Sir Arny, ĉe Filipinagla Centro, Davaourbo.

En 2010, la IUCN kaj BirdLife International listigis tiun specion kiel draste endanĝerita.[25][10] La International Union for the Conservation of Nature supozas ke el 180 al 500 Filipinaj agloj survivas en Filipinoj.[3] Ili estas minacataj ĉefe pro senarbarigo por lignoproduktado kaj etendo de agrikulturo. Praarbaroj perdiĝas je alta inidco, kaj plej parto de la aglaj arbaroj de la malaltaj teroj estas posedoj de lignoproduktaj kompanioj.[4] Ankaŭ minado, poluado, pesticidoj kiuj endanĝerigas reproduktadon, kaj ŝtelĉasado estas gravaj minacoj.[2][3] Aldone ili estas foje kaptataj en kaptiloj fare de lokanoj kiuj celas cervojn. Kvankam tio jam ne plu estas grava problemo, la aglaj nombroj malpliiĝis ankaŭ por kaptado por bestoĝardenoj.[3]

Charles Lindbergh, plej bone konata por esti trapasante la Atlantikon sola kaj senhalte en 1927, estis fascinita de tiu aglo. Kiel reprezentanto de World Wildlife Fund, Lindbergh veturis al Filipinoj kelkajn fojojn inter 1969 kaj 1972, kie li helpis konvinki la registaron protekti la aglon. En 1969, la Monkey-eating Eagle Conservation Program (Programo por Konservado de la Simiomanĝanta Aglo) startis por helpi konservon de tiu specio. En 1992, la unuaj Filipinaj agloj naskiĝis en kaptiveco danke al artefarita fekundigo; tamen nur en 1999 la unua nature bredata aglido alvenis al eloviĝo. La unua kaptive bredata birdo liberigita en naturo, nome Kabayan, estis liberigita en 2004 en Mindanao; tamen ĝi suferis akcidenton pro elektrokuto januare de 2005. Alia aglo, nome Kagsabua, estis liberigita la 6an de marto, 2008, sed ĝi estis mortpafita kaj manĝata de farmisto.[3] Mortigo de tiu draste endanĝerita specio estas punebla laŭ la filipina leĝaro per 12 jaroj karcere kaj kostegaj monpunoj.[2]

Ties nombroj malrapide rekuperiĝis dum jardekoj al la nuna populacio de 180 al 500 agloj. Serio de inundoj kaj kotolavangoj, kaŭze pro senarbarigo, poste detruegis la restantan populacion. La Filipina aglo povus ne plu troviĝi en naturo, se oni ne faras rektan intervenon. La Fondaĵo por Filipina aglo de Davaourbo, Mindanao estas organizo dediĉanta al protektado kaj konservado de la Filipina aglo kaj de ties arbara habitato. La Fondaĵo por Filipina aglo sukcese bredis Filipinajn aglojn en kaptiveco dum jardeko kaj enkondukis la unuan eksperimentan liberigon de kaptive bredata aglo en naturo. La fondaĵo havas 32 aglojn ĉe sia centro, el kiuj 18 estis bredataj en kaptiveco.[3] Pluaj studoj pri kutimaro, ekologio kaj populacievoluo estas ankoraŭ farata. Lastajn jarojn oni deklaris protektatajn terojn specife por tiu specio, kiaj la Arbaro Cabuaya de 700 km² kaj la Naturrezervejo Taft de 37.2 km² en Samar.[26] Tamen granda proporcio de la populacio troviĝas en neprotektata tero.[3]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de birdo tenata en kaptiveco en Londono en 1909–1910

La Filipina aglo estis oficiale deklarata nacia birdo de Filipinoj la 4an de julio 1995 fare de Prezidento Fidel V. Ramos laŭ Proklamo No. 615.[24] Tiu aglo, pro sia grando kaj raro, estas ankaŭ ege dezirata birdo por birdumantoj.[22]

La Filipina aglo aperis en almenaŭ 12 poŝtmarkoj de Filipinoj, el 1967 al 2007. Ĝi aperis ankaŭ en moneroj de 50 sentimoj el 1981 al 1994.

Historie ĉirkaŭ 50 Filipinaj agloj estis tenitaj en kaptiveco en bestoĝardenoj de Eŭropo (Anglio, Germanio, Belgio, Italio kaj Francio), Usono kaj Japanio.[27] La unua estis ino kiu alvenis al Zoo de Londono aŭguste de 1909[27] kaj mortis tie en februaro de 1910.[28] La majoritato alvenis en bestoĝardenoj inter 1947 kaj 1965.[27] La lasta for de Filipinoj mortis en 1988 en la Zoo de Antverpeno kie ĝi estis loĝanta el 1964 (escepte dum periodo ĉe Zoo de Planckendael de Belgio).[27] La unua kaptiva bredado estis sukcese farata nur en 1992 danke al agado de la Filipinagla Fondaĵo en Davaurbo, Mindanao, Filipinoj, kiu de tiam jam bredis kelkajn fojojn.[3][29]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Kennedy, R. S., P. C. Gonzales, E. C. Dickinson, H. C. Miranda, Jr., kaj T. H. Fisher (2000). A Guide to the Birds of the Philippines. Oxford University Press, New York. ISBN 0-19-854669-6
  2. 2,0 2,1 2,2 Farmer arrested for killing, eating rare Philippines eagle: officials (2008-07-18). arkivita el la originalo je 2010-08-16. Alirita 2009-01-07.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 (2008) Rare Birds Yearbook 2009. England: MagDig Media Lmtd, 126–127. ISBN 978-0-9552607-5-9. 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 4,9 (2007) Rare Birds Yearbook 2008. England: MagDig Media Lmtd, 127. ISBN 978-0-9552607-3-5. 
  5. Doctolero, ; Pilar Saldajeno and Mary Ann Leones, "Philippine biodiversity, a world’s showcase, Manila Times, 2007-04-29. Kontrolita 2008-11-21.
  6. (2007) The Clements Checklist of Birds of the World Sixth Edition. Ithaca, NY: Comstock Publishing Associates, 47. ISBN 978-0-8014-4501-9. 
  7. (2007) 101 Filipino Icons. Adarna House Publishing Inc. ISBN 9715083021. 
  8. Shufeldt, RW (1919). "Osteological and other notes on the monkey-eating eagle of the Philippines, Pithecophaga jefferyi Grant", gazeto : Philippine Journal of Science, volumo : 15, paĝoj : 31–58
  9. Lerner, Heather R.L. & David P. Mindell (2005). "Phylogeny of eagles, Old World vultures, and other Accipitridae based on nuclear and mitochondrial DNA", gazeto : Molecular Phylogenetics and Evolution, volumo : 37, paĝoj : 327–346. COI:10.1016/j.ympev.2005.04.010 (pdf)
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Philippine Eagle (Pithecophaga jefferyi ) (2011). Alirita 3 June 2011.
  11. BirdLife International (2000). Threatened Birds of the World. Lynx Edictions, Barcelona. ISBN 0-946888-39-6
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 Ferguson-Lees & Christie (2001). Raptors of the World. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-8026-1
  13. 13,0 13,1 Clark, W. S. (1994). Philippine Eagle (Pithecophaga jefferyi). pp. 192 in: del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J. eds. (1994). Handbook of the Birds of the World. Vol. 2. Lynx Edictions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
  14. 14,0 14,1 14,2 Gamauf, A., Preleuthner, M., and Winkler, H. (1998). Philippine Birds of Prey: Interrelations among habitat, morphology and behavior. The Auk 115(3): 713-726
  15. Tabaranza Jr., B. R. (2005). The largest eagle in the world. Haribon Foundation. Konsultita la 26an de okt. 2010.
  16. O'Connor, R. J. (1984). The Growth and Development of Birds. John Wiley & Sons, Chichester. ISBN 0-471-90345-0
  17. Arent, L. A. (2007). Raptors in Captivity. Hancock House, Washington. ISBN 978-0-88839-613-6
  18. Mearns, EA (1905). "Note on a specimen of Pithecophaga jefferyi Ogilvie-Grant", gazeto : Proc. Biol. Soc. Wash., volumo : 18, paĝoj : 76–77
  19. Seth-Smith, D (1910). "On the Monkey-eating Eagle of the Philippines (Pithecophaga jefferyi)", gazeto : Ibis, numero : 2, paĝoj : 285–290. COI:10.1111/j.1474-919X.1910.tb07905.x
  20. Kennedy, RS (1977). "Notes on the biology and population status of the Monkey-eating Eagle of the Philippines.", gazeto : Wilson Bulletin, volumo : 89, paĝoj : 1–20 (PDF)
  21. Bueser, GL; K. G. Bueser, Afan D.S., D.I.Salvador, J.W.Grier, R.S. Kennedy and Miranda, H.C., Jr. (2003). "Distribution and nesting density of the Philippine Eagle Pithecophaga jefferyi on Mindanao Island, Philippines: what do we know after 100 years?", gazeto : Ibis, volumo : 145, paĝoj : 130–135 (PDF)
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 22,4 22,5 22,6 22,7 22,8 22,9 (2008) 100 Birds to See Before You Die. Carleton Books, 171. ISBN 978-1-84442-019-3. 
  23. 23,00 23,01 23,02 23,03 23,04 23,05 23,06 23,07 23,08 23,09 23,10 23,11 Philippine Eagle Biology and Ecology. Alirita 2009-01-07.
  24. 24,0 24,1 BirdLife International (2001). Philippine Eagle: Pithecophaga jefferyi. pp. 661 en Threatened Birds of Asia. Konsultita la 28an de aprilo, 2010
  25. IUCN
  26. Labro, , "2 Philippine eagles spotted in Leyte forest, Philippine Daily Inquirer, 2007-07-19. Kontrolita 2008-11-21.
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 Weigl, R, & Jones, M. L. (2000). The Philippine Eagle in captivity outside the Philippines, 1909-1988. International Zoo News vol. 47/8 (305)
  28. Davidson, M. E. McLellan (1934). "Specimens of the Philippine Monkey-Eating Eagle (Pithecophaga jefferyi)", gazeto : The Auk, volumo : 51, numero : 3, paĝoj : 338–342
  29. Philippine Eagle Working Group (1996). Integrated Conservation Plan For The Philippine Eagle (Pithecophaga jefferyi).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]