Filipina anaso

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Filipina anaso
Filipina anaso
Filipina anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. luzonica
Dunomo
Anas luzonica
(Fraser, 1839)
Konserva statuso
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Filipina anaso (Anas luzonica) estas birdospecio nome granda membro de la grupo de plaŭdanasoj de ties tipa genro Anas. Ĝi estas endemia de Filipinoj. Nur tiom malmultaj kiom ĝis 5,000 restas. Troa ĉasado kaj habitatoperdo kontribuis al ties malpliiĝo. Ili videblis en ĉefaj insuloj nome Luzono kaj Mindanao, krom ĉe ok pli malgrandaj insuloj.

Ĝi estas 48-58 cm longa kaj havas nigrecajn larĝan kronon, nukon kaj okulstrion, kun cinamokoloraj (ruĝecbruna al helbruna) kapo kaj kolo. La resto de la korpo estas grizecbruna kun brilverda speguleto kun nigraj bordoj kaj malantaŭa mallarĝa blanka bordo. Ankaŭ ties kruroj estas grizecbrunaj, kaj ties beko estas brile helblugriza kun nigra bekopinto tre bone markata kiel trianglo. La irisoj estas malhelbrunaj. La bazo de la vosto estas nigreca.

La voĉo estas tipa kvakado.

Ili manĝas salikokojn, fiŝojn, insektojn, kaj vegetaĵaron, kaj ili ĉeestas en ĉiaj tipoj de humidejoj.[1]

[redakti] Notoj

[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligoj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj