Filipina drongokukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filipina drongokukolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Surniculus
Specio: S. velutinus
Surniculus velutinus
(Sharpe, 1877)
Konserva statuso
NR[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Filipina drongokukolo (Surniculus velutinus) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi troviĝas nur en Filipinoj, tio estas endemiismo.

Ĝi kunhavas la genron Surniculus kun la Azia drongokukolo Surniculus lugubris. Tiuj estis kutime traktitaj kiel ununura specio de la genro, sed tiu povas esti separata kiel aparta specio sur la bazo de voĉo kaj junula plumaro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi orientalisa specio similaspektas kun la Nigra drongo aŭ Dikruro. Ĝi povas esti facile distingita el la Azia drongokukolo pro sia kurba nigra beko kaj la blankaj strio en la subflugilo kaj markoj en la kokzoplumoj kaj la subvosto.

Ĝi estas 23 centimetrojn longa. La vosto estas tre longa kaj iome forkoforma. La plumaro estas tre brilblunigra escepte la blankajn markojn jam menciitajn. Junuloj estas iome pli senkoloraj ol plenkreskuloj, sed tre similaj al junuloj de Azia drongokukolo, kiuj estas punktitaj je blanko. La voĉo estas ripetita serio de 8 aŭ 9 ascendaj notoj.

Kutimoj, subspecioj kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas la branĉaron kaj mezan altecon de malaltaj arbaroj. Ĝi estas kutime timida kaj soleca. Estas du subspecioj: la nomiga S. v. velutinus en Mindanao, Samaro, Lejteo, Boholo kaj la insularo Suluoj kaj S. v. chalybaeus en Luzono, Mindanao kaj Negroso. En Palavano, la specio estas anstataŭita de Aziaj drongokukoloj de la raso minimus.

Oni ne scias multe pri la reprodukta kutimaro. Ŝajne ĝi estas nestoparazito kaj demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj, sed la gastigantaj specioj restas nekonataj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2004). Surniculus lugubris. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Ne minacata