Filipina falketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filipina falketo
Filipina falketo
Filipina falketo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Microhierax
Specio: M. erythrogenys
Microhierax erythrogenys
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Filipina falketo (Microhierax erythrogenys) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kaj genro de Falketoj, kiu komponiĝas el tre malgrandaj falkoj de Azio.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endemia de Filipinoj, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Microhierax erythrogenys enhanced.jpg
Ilustraĵo de Microhierax erythrogenys

Tiu specio havas nigrecajn (aŭ ardezkolore malhelgrizajn) suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn kaj tiele ĝi estas iom simila al la proksimaj parencoj nome la Blankafrunta falketo kaj ĉefe la Nigrablanka falketo, eĉ kun pli pura kontrasto ol ĉe aliaj samgenranoj. Krome ankaŭ la femuroj estas samkolore nigrecaj kaj en suba ventro estas iomete da sablokolora nuanco. La kapo prezentas specifan bildon nome nigraj frunto, krono kaj nuko kun tre klara limo traokule sub kiu foje estas iomete da sablokolora nuanco. La flanka blanka kolumo kuniĝas kun la blanka vango kaj la tuta subaro estas tre neĝofloka areo. La ventro montras iom da sablokolora al helruĝa nuanco. La tre dika kaj hokoforma beko kaj kruroj estas nigrecaj al malhelgrizaj. La vosto estas tutnigra supre kaj sube.

Referencoj[redakti | redakti fonton]