Filipina peso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filipina peso
valutopeso
Ŝtato:  Filipinoj
Subdivido: 100 centavoj / cendoj (centavos / sentimos)
Kodo laŭ ISO 4217: PHP
Mallongigo: la simbolo de la filipina peso
Ŝanĝokurzo 1 USD = 48,74 PHP
1 Eŭro = 69,91 PHP

(la 7-an de septembro 2009)

vdr

La filipina peso (filipine piso) estas la valuto de la Filipinoj. La hispana vorto peso havas la signifon "pezo". La peso estas subdividata en 100 centavojn aŭ cendojn (centavos/sentimos). La ISO-kodo estas PHP. La oficiala valuta simbolo estas , litero "P" kun du horizontalaj strekoj.

Historio

Ŝanĝokurza evoluo

En la 1950-aj jaroj la peso je ŝanĝokurzo de ĉ. 2 pesoj po usona dolaro dum pli ol 10 jaroj estis fikse ligita al la usona valuto. Pro malsamaj kvotoj de inflacio kaj ekonomia kresko en Usono kaj la Filipinoj, la filipina valuto tamen ankoraŭ dum la epoko de la Bretton-Woods-sistemo plurfoje perdis valoron kompare al la usona, tiel ke la kurzo en 1970 estis 3,9 pesoj po usona dolaro.

Fine de la Bretton-Woods-sistemo de fiksaj valutokurzoj, en 1970 la ŝanĝokurza ligo de la peso al la usona dolaro nove konceptiĝis: anstataŭ unusola, enkondukiĝis multaj ŝanĝokurzoj por varoj transportataj al kaj el la lando, kaj por eksterlandaj ŝuldoj. Tiel ekzemple komence 80 procentaĵoj de la enspezoj de filipinaj entreprenoj pro vendoj eksterlande devis esti ŝanĝata en la filipina centra banko je la oficiala kurzo de 3,9 PHP po USD kaj la restaj 20 procentaĵoj rajtis esti libere ŝanĝataj je merkata kurzo. La sistemo de multaj kurzoj en pluraj variaĵoj ekzistis ĝis inkluzive la jaro 1984, sed tiam sekve de la forta financa krizo de 1983 kolapsis. Ĝis tiam la peso sur la financa merkato multajn pliajn fojojn perdis valoron kaj en 1983 unuafoje pasis la limon de 10 PHP po USD.

Kiam meze de la 1980-aj jaroj la najbaraj aziaj kaj pacifikaj ŝtatoj eniris fazon de forta ekonomia kresko, ankaŭ la filipinaj ŝtatestroj ekkonis la problemojn de ne merkate kreitaj valutaj kurzoj kaj transiris al sistemo de flekseblaj kurzoj. La centra banko ekde tiam laŭ propraj informoj nur intervenas por teni la kadron de nacia ekonomio kaj por atingi politikajn celojn. En 1998 la ŝtataj influoj al la libera kreo de valuta kurzo plue reduktiĝis.

Ĝis la mezo de la 1990-aj jaroj la filipina peso plue kontinue perdis valoron kaj en 1997 la rilato estis iom malpli ol 30 pesoj po usona dolaro. Kadre de la azia ekonomia krizo kaj la malfacila tutmonda ekonomia situacio komence de la 2000-aj jaroj la filipina valuto ekde tiam perdis proksimume duonon de sia valoro kaj en 2004 la rilato estis ĉ. 56 pesoj po usona dolaro. Atendeblas plua malplivalorigo kompare al la usona valuto kaj tiuj de aliaj industrie fortaj landoj.

Monbiletoj kaj moneroj

speciala 25-pesa arĝenta monero

Monbiletoj

  • 1000 pesoj
  • 500 pesoj
  • 200 pesoj
  • 100 pesoj
  • 50 pesoj
  • 20 pesoj
  • 10 pesoj¹
  • 5 pesoj¹

Moneroj

  • 10 pesoj
  • 5 pesoj
  • 2 pesoj²
  • 1 peso
  • 50 centavoj²
  • 25 centavoj
  • 10 centavoj
  • 5 centavoj
  • 1 centavo

¹ ne plu produktiĝas, sed daŭre estas oficiala pagilo
² ne plu produktiĝas kaj ne plu estas oficiala pagilo

Eksteraj ligiloj

greke retejo de la Filipina Centra Banko (angle)
greke klarigoj pri sekurecaj karakterizaĵoj kaj motivoj de la monbiletoj kaj moneroj (angle, 2,2 megabajtojn granda pdf-dosiero)