Filipina skolopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filipina skolopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Skolopoj Scolopax
Specio: S. bukidnonensis
Scolopax bukidnonensis
Kennedy, Fisher, Harrap, Diesmos & Manamtam, 2001
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Filipina skolopoBukidna skolopo, Scolopax bukidnonensis, estas mezgranda vadbirdo de la genro Scolopax, familio de Skolopedoj, kiun nomigas la genro, kaj ordo de Ĥaradrioformaj, karakterizita de longa mallarĝa beko kaj kamufla malhelbruna plumaro.

Ĝi estis priskribita kiel nova scienca specio nur tiom malfrue kiom 2001; kvankam la unuaj ekzempleroj estis kolektitaj jam en la 1960aj jaroj, tiuj estis dekomence misidentigitaj kiel ekzempleroj de Eŭrazia skolopo. Nur kiam la birdo estis unuafoje aŭdata en 1993 kaj novaj ekzempleroj estis atingitaj en 1995, oni komprenis, ke temas pri tute nova specio.

Tiu orientalisa specio loĝas nur ĉe montaraj arbaroj de insuloj Mindanao kaj Luzono en la Filipinoj. Ties medio estas tute malproksima kaj malfacile atingebla kaj taŭgas nek por homa loĝado nek por terkulturado, kio kompreneble favoras la specion.

Malmulto estas konata pri la specio kaj ties vivo en libero, sed oni scias ion pri flugaj parigadaj ceremonioj similaj al tiuj de aliaj specioj de la sama genro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A new species of woodcock from the Philippines and a re-evaluation of other Asian/Papuasian woodcock Forktail 17 Pg 1-12, R.S. Kennedy, T.H. Fisher, S.C B. Harrap, A.C. Diesmos kaj A. S. Manamtam (2001)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]