Filipo Melanktono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Filipo Melanktono, de Lucas Cranach la Maljuna. Oleo sur panelo.

Filipo Melanktono (germane Philipp Melanchthon. laŭnaske Philipp Schwartzerd, naskiĝis la 16-an de februaro 1497 kaj mortis la 19-an de aprilo 1560) estis germana profesoro kaj teologo, gravulo en la Protestanta Reformacio, frava estro de la Lutera Reformacio, kaj amiko kaj partnero de Marteno Lutero.

Junaĝo kaj edukado

Melanktono naskiĝis la 16an de februaro de 1497, en Bretten ĉe Karlsruhe, kie lia patro, Georg Schwarzerd, estis armilisto de la grafo Filipo de Palatinato kaj Rejnlando

En 1507 li estis sendita al la Latina Lernejo de Pforzheim, kies rektoro, Georg Simler de Wimpfen, enkondukis lin al studo de latinaj kaj grekaj poetoj kaj de la filozofio de Aristotelo. Sed influis lin ĉefe lia onklo, Johann Reuchlin, la grava reprezentanto de humanismo, kiu konsilis lin ŝanĝi sian familinomon, Schwarzerd (laŭvorte nigra tero), al la greka ekvivalento Melanktono (Μελάγχθων).

Danke al la influo de la onklo, en 1518 akiris la katedron de greka lingvo en la Universitato de Wittenberg. La prelego akceptanta tiun katedron ege alllogis la atenton de Marteno Lutero, katedristo de Biblia Teologio en Wittenberg ekde 1512 kaj kiu ludis gravajn rolon kaj influon sur li. Li studis Teologion kaj finis en 1519.

En 1521 li verkis Komunaĵoj pri Teologio, verko favore al la Reformacio, kaj anstataŭis la figuron de Lutero kiel estro de tiu movado en Wittenberg kiam ties estro estis arestita en la kastelo de Wartburg. En 1526 li iĝis katedristo de Teologio kaj partoprenis, kun aliaj 27 delegitoj, en la unuigo de la fondoj de la reformaciaj eklezioj de Germanio.

Reformaciisto

Kiel reprezentanto de la Reformacio antaŭ la Dieta de Aŭgsburgo (urbo de la Sankta Romia Imperio), en 1530 prezentis la verkon Konfesio de Aŭgsburgo, 28 fidartikoj redaktataj kunlabore kun Lutero. La sinteno de tiu kredo estas tiom reunuiga, ke surprizis eĉ la katolikojn. Post unu jaro li publikis Apologion, defende de la Konfesio de Aŭgsburgo, profundiĝante en kelkaj el ties specifaj aspektoj per Variantoj (1540). Pro ties intenco akiri interkonsenton inter protestantoj kaj katolikoj aŭ, almenaŭ, inter la diversaj frakcioj protestantaj, la plej striktaj sekvantoj de luteranismo konsideris liajn opiniojn herezo. Li estis komprenema kun la evangelia doktrino kaj dum tempo konservis la plej parton de la katolika ceremoniaro, ĉar li konsideris ĝin adiaphora (de la greka, "banalaĵoj"), malgrava materialo kion pli bone oni toleru. Ĝis sia morto li defendis la reunuigon de la kristanaj eklezioj.

Sekvo

Filipo Melanktono iĝis la ĉefa estro de luteranismo post la morto de Marteno Lutero.

Kelkaj artistoj de la epoko portretigis lin: Durero faris gravuraĵon en 1526 kaj Lucas Cranach la Maljuna faris ksilografion en 1561, baze plej verŝajne sur skizo kiun li faris dum lia funebro.