Filipo Neri
Philippus Nerius (1515-1595) | ||
---|---|---|
Fondinto de la Kongregacio de la Oratorianoj
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-a de julio 1515 en Florenco, Italio | |
Morto | 26-a de majo 1595 en Romo, Italio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | itala • latina vd | |
Alma mater | Universitato de Romo "La Sapienza" vd | |
Familio | ||
Patro | Francesco di Neri vd | |
Patrino | Lucrezia di Andrea da Mossiano vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto • pastro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Filippo Neri (1515-1595) (naskiĝis en Florenco, en la 21-a de julio 1515 - mortis en Romo, en la 26-a de majo 1595) pli konata kiel la "Apostolo de Romo", li estis itala sacerdoto kiu famiĝis dank'al la fondado de societo por la sekulara klerikularo nomata "Kongregacio de la Oratorio".
Biografio
Li estis filo de Francesco kaj Lucrezia Neri, kiu mortis kiam Filipo ankoraŭ estis infana. Li havis du pli junajn fratinojn, Katerina kaj Elizabeta, kaj fraton kiu mortis kiam li estis tre eta. Lia patro, kiu alternis sian liberalan profesion kun tiu kiel notario, estis tre amika de la dominikanoj, kaj la fratoj de la Monaĥejo de Sankta Marko estis tiuj bonvenigantaj Filipo Neri rilate al multaj religiaj instruoj.
Filipo studis Homan Sciencon kaj je la 16-jariĝo li sendiĝis por helpi en la komerco de kuzo de sia patro, en urbo Sankta Ĝermano, proksima de Monto Kasino. Ne malofte, li retiriĝis por preĝi en eta surmonta kapelo, kiu apartenis al la benediktanoj de la Monto Kasino. Tie ĉi li difinis sian religian alvokiĝon, kaj en 1533 li decidis iri al Romo. Tre gaja kaj ludema homo, li konatiĝis kiel la Sanktulo de la Ĝojo, dank'al sia fama devizo: For de mi la pekon kaj la malĝojon".
Beatigo kaj kanonizado
La lastaj jaroj de lia vivo signaliĝis de la alterno inter malsanoj kaj sanrehavigado. En la 12-a de majo 1595, la kardinalo Cesare Baronio (1538-1607)[1], kiu lin sukcedis kiel sia superulo, preskribris al li la lastajn sakramentojn. Li mortis je la 26-a de majo, havante 80 jarojn. En la 25-a de majo 1615 li estis beatigita de la papo Paŭlo la 5-a kaj kanonizita de la papo Gregorio la 15-a en la 12-a de marto 1622.
Vidu ankaŭ
- Federiko Borromeo (1564-1631)
Literaturo