Filipo de Francio (1640-1701)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filipo, duko de Orléans

Filipo de Francio, duko de Orléans, ankaŭ nomita Filipo de Orléans (naskiĝis la 21-an de septembro 1640 – mortis la 8-an de junio 1701) estis la filo de la franca reĝo Ludoviko la 13-a kaj de Anno de Aŭstrio. Li estis ankaŭ la frato de Ludoviko la 14-a, pli juna ol tiu ĉi.

Li naskiĝis en Saint-Germain-en-Laye. En tiu ĉi jarcento, plejmulto el la infanoj frue mortis, kaj havi almenaŭ du filojn ŝajnis prudenta por asekuri la ĉiamigon de la dinastio. Ĉar Ludoviko la 14-a ĉiam restis sana, la rolo de Filipo neniam fariĝis grava. Plie, li havis tre malharditan kaj virineskan personecon, kaj al li la politiko tute ne plaĉis. Tamen, li ŝatis militojn kaj sukcese batalis en Flandrio, precipe dum la batalo de Cassel (1677), kiu ebligis la okupon de Saint-Omer, en Nord. Ludoviko la 14-a verŝajne fariĝis ĵaluza pro tiuj militaj sukcesoj, kaj do ne plu donis armeon al sia frato poste.

Kiel plenkreskulo, Filipo estis plejofte alinomita Monsieur (« Sinjoro »). Li ankaŭ ŝatis kolekti artajn verkojn, kaj estis tiel babilema ke li estis ofte necesega por amuzi la korteganojn, dum la tre longaj tagoj ĉe la kastelo de Versailles.

Li estis konata samseksemulo.

Sed li edziĝis dufoje. Lia dua edzino estis la fama Palatinata princino. Ili havis jenajn gefilojn:

Lia morto en Saint-Cloud, en 1701, rezultis el apopleksio, post streĉa disputo kun la reĝo pri la edziĝo de iliaj gefiloj.