Filipo la 1-a (Francio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Filipo la 1-a
1052 – 1108
Philippe Ier.jpg
Reĝo de Francio
Reĝado 1060 - 1108
Dinastio Kapetidoj
Antaŭulo Henriko la 1-a
Posteulo Ludoviko la 6-a
Patro Henriko la 1-a
Patrino Anna de Kievo
Edzinoj *Berta de Holando
*Bertrada de Montfort

Filipo la 1-a de Francio (franclingve Philippe Ier de France) (naskiĝis la 23-an de majo 1052 - mortis la 29-an de julio 1108) estis la reĝo de Francio ekde 1060 ĝis 1108. Filipo estis la kvara reĝo de la kapetida dinastio : li estis la filo de Henriko la 1-a kaj de Anna de Kievo.

Filipo estis kronita en Reims la 23-an de majo 1059, kiam lia patro estis ankoraŭ vivanta. Li reĝis sole nur ekde 1066, ĉar lia onklo Boduano la 5-a, grafo de Flandrio, plenumis sesjaran regentadon kune kun la ĉefepiskopo de Reims post la morto de Henriko la 1-a.

Dum la reĝado de Filipo aperis la strategio de ĉiuj kapetidaj reĝoj de la 12-a jarcento : plifortigi la reĝan potencon per la plivastigo de la reĝaj terenoj, kaj per la malfortigo de la plej gravaj vasaloj. Filipo cetere disvolvigis la reĝan administradon, kaj pliigis la rentojn de la franca monarkio per la vendo de la plej gravaj ekleziaj postenoj, kio kolerigis la tiamajn religiajn reformistojn.

Vidu ankaŭ [redakti]