Dum la reĝado de Filipo aperis la strategio de ĉiuj kapetidaj reĝoj de la 12-a jarcento : plifortigi la reĝan potencon per la plivastigo de la reĝaj terenoj, kaj per la malfortigo de la plej gravaj vasaloj. Filipo cetere disvolvigis la reĝan administradon, kaj pliigis la rentojn de la franca monarkio per la vendo de la plej gravaj ekleziaj postenoj, kio kolerigis la tiamajn religiajn reformistojn.