Filipo la 1-a (Kastilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Filipo la Bela
Filipo la Belulo de Kastilio

Filipo la 1-a de Kastilio, nomata "la Bela", hispane Felipe el Hermoso (naskita la 22-an de julio 1478 en Bruĝo, Belgio, mortinta la 25-an de septembro 1506 en Burgos, Hispanio) estis la unua hispana reĝo el la dinastio Habsburgoj, kiu regis mallongtempe super Kastilio, Leono kaj Granado.

Filipo estis filo de Maksimiliano la 1-a de Habsburgo kaj de Maria de Burgonjo, el kiu li heredis la Malaltajn Landojn (1493). Li edziĝis kun Johana de Kastilio, "Johana la Freneza", filino de la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio.

Post la morto en 1504 de Izabela de Kastilio, ŝia filino Johana heredis la kastilian reĝlandon. Pro la malbona stato de Johana, estis disputo inter la vidvo Ferdinando kaj lia bofilo Filipo, kiuj akiris interkonsenton en 1505 por kune regi en Kastilio. La malkonsento akriĝis baldaŭ post la alveno de la paro al la Iberia Duoninsulo, kaj nova interkonsento en junio 1506 en Villafáfila donis la povon al Filipo, dum Ferdinando retiriĝis en Aragonon.

Post tri monatoj, Filipo mortis subite. Laŭ la plej konata rakonto, li trinkis malvarman akvon post pilkoludo, kiu donis al li febron kaj kaŭzis lian morton. Tiutempaj versioj sugestis venenigon. Post la morto, lia vidvino muntis funebran ekspedicion, kiu daŭros plurajn monatojn, tra granda parto de Kastilio.

Filipo kaj Johana havis ses gefilojn, inter ili du postajn imperiestrojn:

Antaŭe: Reĝo de Kastilio kaj Leono Poste:
Izabela la 1-a kune kun Johana de Kastilio
1504 - 1506
Karolo la 1-a