Filipo la 3-a (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Felipe (14-a de aprilo 1578 - 31-a de marto 1621) reĝis kiel Filipo la 3-a en Hispanio kaj Filipo la 2-a en Portugalio, de 1598 ĝis sia morto.

Filipo la 3-a de Hispanio

Filipo edziĝis kun Margareto de Aŭstrio, fratino de imperiestro Ferdinando la 2-a. Lia filino Anna de Aŭstrio estis edzino de la reĝo de Francio Ludoviko la 13-a, kaj patrino de Ludoviko la 14-a.

Interna politiko[redakti | redakti fonton]

Pli ŝatanta la teatron, la pentradon kaj precipe ĉasadon ol la regadon, Filipo lasis la praktikan guvernadon en la manojn de siaj ĉefministroj (konataj en la hispana lingvo per la nomo validos). La plej grava kaj longdaŭra estis la Duko de Lerma, kiu siavice konfidis la plejmulton de la aferoj al sia protektito Rodrigo Calderón.

Dum tiu reĝado, evidentiĝis la unuaj problemoj de la regado de tiel granda imperio, samtempe gardante la aŭtonomecon de la unuopaj reĝlandoj, kiuj devis resti sendependaj: precipe la posedaĵoj de Kastilio kaj Portugalio ne rajtis miksiĝi. Tial, multis la administraj organoj, sed vere unueca ekonomio de la kortumo.

Unu el la ĉefaj okazaĵoj de la epoko estis la elpelo de la moriskoj, la arabdevenaj kaj muzulmanaj loĝantoj de Hispanio, kiuj estis restintaj post la fino de la kristana konkero (Reconquista) de la duoninsulo. Ĝi komenciĝis en 1609, kaj daŭris unu jaron, dum kiuj estis elpelitaj al la nordo de Afriko pli ol 300.000 homoj. Krom la personaj suferoj, tio kondukis al la ruino de granda parto de la agrokulturo en la orienta parto de la lando.

Pro influo de la personaj interesoj de la ministroj, en 1601 la ĉefurbo translokiĝis al Valadolido, sed tuj poste revenis al Madrido (1606).

En 1618 la koruptado en la kortego estis tiel granda ke la reĝo devis rezignigi la ĉefministron dukon de Lerma. Lin sukcedis lia filo, la Duko de Uceda.

Karakteriza trajto de la reĝado estis la reveno al la povo de la nobeloj, kiuj ne estis tiom konsiderataj dum la reĝado de lia patro Filipo la 2-a.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Filipo la 3-a klopodis ne enmiksiĝi tiom en la eŭropaj militoj kiom estis farinta lia patro, kaj serĉis pli pacemajn metodojn, interalie pro la ekonomia malfortiĝo de la kortego.

En aŭgusto 1604 li subskribis la Pacon de Londono kun la reĝo Jakobo la 1-a de Anglio.

En 1609 li subskribis la Paŭzon de la Dekdu Jaroj en la Unuiĝintaj Provincoj de Nederlando, inter la nordaj provincaj, ribelaj kaj luteranaj, kaj la sudaj, lojalaj al la imperio kaj katolikaj. Tiu Pax Hispanica donis aŭtonomion al la holandanoj kaj permesis ties propran eksteran politikon.

Kun Francio li firmigis la pacon, per la geedziĝo de la franca reĝo kun filino de Filipo kaj de lia filo kaj heredonto Filipo la 4-a kun la franca Izabela de Burbono.

La ĉefaj eksteraj intervenoj okazis en Italio (konspiro de Venecio) kaj en la Milito de la Tridek Jaroj, kie la hispanaj trupoj partoprenis helpe de la parencoj de la reĝa dinastio en Aŭstrio, kontraŭ la ribelantoj en Bohemio.


Antaŭe: Reĝo de Hispanio Poste:
Filipo la 2-a 1598 - 1621 Filipo la 4-a
Antaŭe: Reĝo de Portugalio Poste:
Filipo la 1-a 1598 - 1621 Filipo la 3-a