Filipo la 4-a (Hispanio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Filipo la 4-a de Hispanio

Filipo la 4-a (hispanlingve Felipe IV) (naskiĝis la 8-an de aprilo 1605 en Valladolid - mortis la 17-an de septembro 1665) estis reĝo de Hispanio kaj ankaŭ, ĝis 1640, kiel "Filipo la 3-a" reĝo de Portugalio. Li estis la plej maljuna filo de Filipo la 3-a de Hispanio kaj de Margareto de Aŭstrio. Li estis kelkfoje nomigita la "Reĝo-Planedo", tio estas la Suno.

Lia reĝado estis ĉefe markita de militaj malvenkoj. Tamen, oni ne povas atribui al li la progresan falon de Hispanio, ĉar tiun situacion neniu povis kontroli. Fakte, Filipo estis verŝajne pli energiplena, kaj fizike kaj spirite, ol sia patro. Li tradukis la verkojn de Francesco Guicciardini el la itala, kaj li estis bona rajdanto aŭ ĉasisto.

Plie, li manifestis intereson pri arto per la aktiva subteno de la kortega pentristo Diego Velázquez, aŭ intereson pri literaturo per la kuraĝigo de Lope de VegaPedro Calderón de la Barca.

La filino de Filipo, Maria Teresa de Hispanio, edziĝis kun la franca reĝo Ludoviko la 14-a en 1660.


Antaŭe: Regantoj de Hispanio Poste:
Filipo la 3-a 1621 - 1665 Karlo la 2-a
Antaŭe: Regantoj de Portugalio Poste:
Filipo la 2-a 1621 - 1640 Johano la 4-a


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj