Filipo la Diakono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la sankta Filipo la diakono baptas la trezoriston de la reĝino de Etiopio, skulptaĵo en la katolika preĝejo de Unteressendorf, parto de Hochdorf (Riß) en Germanio

La sankta Filipo - latine Philippus - estis unu el la unuaj sep diakonoj de la kristanismo, tutekzakte de la historie unua kristana komunumo, kunvenanta en Jerusalemo. Endas diferencigi lin de la apostolo samnoma, kvankam en la lengendoj de la kristana tradicio ambaŭ biografioj parte mise estis intermiksitaj. La diakono Filipo ofte ankaŭ referenciĝas je la nomo Filipo la Evangeliisto.

En la tempo de la unua persekuto de kristanoj en Jerusalemo, Filipo kristanisme misiis en Samario (Agoj de la Apostoloj 8, 4-13). Li predikis kaj sanigis psikajn malsanulojn. Laŭ rakontoj de la libro Agoj de la Apostoloj (8, 26-40) li per supernaturaj fortoj estis transportata al dezerta vojo proksime de Gaza-urbo. Kie li renkontiĝis kun la trezoristo de la reĝino de Etiopio, kiu revojaĝis de Jerusalemo al lia afrika hejmlando. Li petis al la diakono bapti kaj do kristanigi lin. Eksterbibliaj fontoj en tiu bapto vidas la komenciĝon de la Etiopia Ortodoksa Eklezio.

Post tio - laŭ la informoj de la libroj Agoj de la Apostoloj - li misiis en la regiono de la antikva urbo Caesaera, la nuna turkia urbo Kayseri, kaj post tio kune kun siaj kvar filinoj en la antikva urbo Hierapolis de Frigio. Tie laŭ eksterbibliaj fontoj la kvin familianoj estis malliberigitaj, krucumitaj kaj samtempe ankaŭ ŝtonumitaj, do mortis kiel kristanaj martiroj.

Fono[redakti | redakti fonton]

La sesa ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj (vidu sube) rakontas pri malkonsento, kiu ekestis en la eklezio de Jerusalemo ĉirkaŭ du jarojn post la Ĉieleniro de Kristo. La "helenistoj", do judaj kristanoj influitaj de la greka kulturo, de la komunumo estis riproĉintaj la "hebreojn", do judajn kristanojn, kiuj uzis la hebrean biblion, ke iliaj vidvinoj estas ne sufiĉe atentataj en la ĉiutaga komunuma servado. Tio instigis la apostolojn, enoficigi por tiu tasko sep virojn, kiujn la kunveno elektis. Ili estis: Stefano, Filipo, Proĥoro, Nikanoro, Timono, Parmenaso [foje ankaŭ esperantigata simple Parmeno] kaj Nikolao (Ago 6,1-6). Tiujn virojn kaj iliajn posteulojn la komunumo nomis "diakonoj", post kiam la sankta Paŭlo en siaj leteroj por ili uzis tiun nomon.

Citaĵo: Agoj de la Apostoloj 6 1-6[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
« 1Kaj en tiuj tagoj, kiam la nombro de la disĉiploj multiĝis, fariĝis murmurado de la grekaj judoj kontraŭ la hebreaj pro tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado. 2Kaj la dek du, alvoniknte la amason de la disĉiploj, diri: Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi ĉe tabloj. 3Tial elserĉu, fratoj, el inter vi sep homojn, kiujn ni difinos por tiu afero. 4Sed ni persistos en preĝado kaj la servado de la Vorto. 1Kaj tiu diro plaĉis al la tuta amaso; kaj ili selektis Stefanon, viron plenan je fido kaj de la sankta spirito, kaj Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥio.6Tiujn ili starigis antaŭ la apostoloj; kaj tiuj, preĝinte, metis sur ilin la manojn.[1] »

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. Agoj de la Apostoloj 6 1-6: vidu ekzemple ĉi-tie (retlibro en formato PDF).