Filippo Villani

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Filippo VILLANI estis itala kronikisto de Florenco, kiu vivis fine de la 14-a jarcento kaj komence de la 15-a jarcento. Li estis la filo de la kronikisto Matteo Villani, kaj daŭrigis la originalan Nuova Cronica de sia onklo Giovanni Villani ĝis la jaro 1382.

Filippo Villani obtenis katedron pri jurisprudenco en la Studio de Florenco en 1361. Li ankaŭ fariĝis kanceliero de la mezepoka komunumo Perugia en 1377, kaj konservis tiun postenon dum ses jaroj. Maljunaĝe, li vivis en Florenco kaj laboris kiel publika legisto de La Divina Commedia de Dante Alighieri.

Fontoj

  • Selby, Talbot R. "Filippo Villani and his Vita of Guido Bonatti," Renaissance News (Volume 11, Number 4, 1958): 243–248.