Filmo 16mm

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Filmo 16mm estas filmformato por kino, origine kreite dum la 1920-oj kiel malmultekosta alternativa de filmo 35mm por amatoroj. Pro ĝia malĝena malgrandeco kaj malmultekosteco, ĝi ekuziĝis por raportado de novaĵoj, filmoj por instruado en lernejoj kaj firmaoj, ktp; dum amatoroj ĝis forlasis por la eĉ pli malmultekosta formato 8mm.

La filmo larĝas 16 milimetrojn, kun perforaĵoj laŭ unu aŭ ambaŭ flankoj. Unuflanke perforita filmo lasas spacon je la alia flanko aŭ por sonkanalo (analoga, monofona) aŭ por pli larĝa bildo (Super 16mm). Perforaĵoj situas po unu je la linio inter kadroj; estas en piedo po 40 kadroj.